Neŭro-lingvistika programado

Neŭrolingvistika programado (laŭvorta traduko el la anglalingva nomo neuro-linguistic programming, ofte mallongigita NLP) estas aro da modeloj, principoj kaj kredoj, kiuj celas priskribi la rilatojn de la homaj menso kaj lingvo. Antaŭ ĉio ĝi tamen estas aro da teknikoj, kiuj, laŭ la adeptoj de la praktiko, kapablas ŝanĝi la homan konduton kaj solvi mensajn kaj korpajn problemojn kaj tiel evoluigi la personecon. Ĝi estis kaj estas uzata en tiel diversaj kampoj kiel komunikado, psikoterapio, edukado, psikologia konsilado, trejnado, sporto, vendado, komerca administrado kaj sociaj rilatoj.

La komencaj evoluigantoj de NLP ĉirkaŭ la jaro 1973 estis Richard Bandler, studento, kaj John Grinder, profesoro de lingvoscienco, kune kun Gregory Bateson, socisciencisto. La naskiĝon de NLP evidente influis ĝeneralaj ideoj de la Nova Epoko kaj kredo pri senlima latenta evolupovo de la homo. La nomo "neŭrolingvistika programado" estis kunmetita por komprenigi kombinon de esploroj pri la menso kaj nervoj (neŭro-), la lingvo (lingvistika) kaj la sistema organizado de homaj perceptado kaj pensado (programado), celante ŝanĝi la subjektivan komprenon pri la reala mondo kaj la homan konduton. -- Hipnota terapio estas proksima al NLP.

Ekzemple, en ekzercoj de NLP, oni povas ŝanĝi la distancon, koloron, grandon kaj nuancojn de objekto. Personon timigan (ekzemple la estron de la trejnato) oni povas imagi eta, pala kaj forpelita al anguleto. NLP pretendas, ke ripetante ĉi tiajn imago-ekzercojn eblas ŝanĝi la mensajn bildojn tiel, ke ŝanĝiĝos ankaŭ la efektivaj konduto kaj rilatado okaze de reala renkonto.

Rilatoj al Esperanto redakti

Neŭro-lingvistikan programadon en sia profesia laboro interalie uzas la esperantistoj Remi Rudaitytė (psikologino)[1] kaj Thomas Pusch (kuracista psikoterapiisto)[mankas fonto], sed probable ankaŭ pliaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti