Neŭtrala cigared-paketo

Neŭtralaj cigared-paketoj ofte nomataj simplaj estas senmarkaj paketoj de cigaredoj, ofte senkoloraj kun kontraŭ-cigaredaj sloganoj.[1] La aspekto de ĉiuj tabak-paketoj estas normigita, inklude la koloron de la paketo. La forigo de la varmarko for el la cigared-paketoj estas regularo de nikotin-merkatado kaj celas apartigi fumadon el eblaj pozitivaj asocioj de markoj (inklude desegnon kaj simbolon) kun la konsumo de tabako. Ĝi celas ankaŭ nuligi disponeblan enspezon de markoreklamado el tabakentreprenoj.

Mapo de landoj kiuj uzas neŭtralajn cigared-paketojn (ruĝe) kaj landoj kiuj uzos tion (rozkolore)

Aŭstralio estas la unua lando kiu leĝigis tiujn decidojn en 2012, laŭ iu politiko de publika sano kontraŭ tabakismo. Tio aplikiĝis al cigaredoj vendataj el la 1a de Decembro 2012 en senmarka paketaro, malhelbruna. Estis opozicio el la tabakentreprenoj kontraŭ tiuj pak-regularoj, kaj kelkaj el tiuj plendis al la registaro de Aŭstralio, kiuj fakte gajnis en la procesoj. Tio kuraĝigis aliajn landojn por entrepreni similajn pak-regularojn.[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti