Nea Smirni

urbo en Grekio

Nea Smirni (greke Νέα Σμύρνη) estas municipo en la historia regiono Atiko, Grekio. Ĝi estas antaŭurbo de Ateno, kaj situas en la administra regiono Atiko kaj la regiona unuo suda Ateno. Tiel ĝi apartenas al la suda parto de la Atena Metropola Areo (greke Μητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας). Laŭ la stato de 2021, en la municipo vivis 72 853 loĝantoj sur areo de 4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 213 loĝantoj/km².

Nea Smirni
la kultura centro
la kultura centro
la kultura centro
setlejo
Administrado
Lando  Grekio
Regiono Atiko
Regiona unuo suda Ateno
Poŝtkodo 171 xx
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72 853  (2021) [+]
Loĝdenso 18 213 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 57′ N, 23° 43′ O (mapo)37.9433333323.71055556Koordinatoj: 37° 57′ N, 23° 43′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Nea Smirni (Grekio)
Nea Smirni (Grekio)
DEC
Nea Smirni
Nea Smirni
Situo de Nea Smirni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nea Smyrni [+]
vdr

Geografio redakti

La municipo Nea Smirni situas en la atika ebenaĵo (Lekanopedio Attikis) tuj sude de la greka ĉefurbo Ateno. Nea Smirni ne havas marbordon de la Sarona Golfo; la plej proksima marbordo estas tiu de la golfeto de Palaio Faliro aŭ Paleo Faliro.

Nea Smirni limas norde kun la municipo Ateno (distrikto Neo Kosmos), nordoriente kun la municipo Dafni-Imittos, oriente kaj sudoriente kun la municipo Agios Dimitrios, sude kaj sudokcidente kun la municipo Palaio Faliro kaj okcidente kaj nordokcidente kun la municipo Kalitea. La limo inter la municipoj de Nea Smirni kaj Kalitea estas la ĉefŝoseo Leoforos Singru.

Historio redakti

La aktuala areo de Nea Smirni estis konata kiel "Analatos" ("sensala") antaŭ la 19-a jarcento. La nomon ricevis al la areo pro dolĉakva fonto proksime de la preĝejo Agios Theodoros, kie nun staras la stadiono Panionios. La 24-an de aprilo 1827, kadre de la Greka Milito de Sendependeco, grekaj ribelantoj kaj trupoj de la Otomana Imperio batalis por konkeri la Akropolon; tiu batalo ankaŭ estas konata kiel la "Batalo de Analatos". En 1898, la 14-an de februaro 1898, la greka reĝo Georgo la 1-a ne sukcesis esti murdita en kio nun estas la municipo. Por danki pri la malsukceso de la atenco, reĝino Olga de Grekio donacis la preĝejon Agios Sosti.

Fakte, la areo de Nea Smirni aŭ Analatos ne estis sisteme loĝita ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Unua sistema setligo de Nea Smirni okazis komence de la 20-a jarcento post la malfermo de la vojo de Ateno al Palaio Faliro. Post la "katastrofo de Malgranda Azio", la greka malvenko en la greka-turka milito en 1922 kun la posta interkonsento inter Grekio kaj Turkio fiksita en la Traktato de Laŭzano 1923 pri "populacia interŝanĝo inter Grekio kaj Turkio”, la greka registaro decidis konstrui setlejon por grekaj rifuĝintoj el Malgranda Azio sur la teritorio de la hodiaŭa urbo Nea Smirni. La 14-an de aŭgusto 1923, 20 tagojn post la subskribo de la Traktato de Laŭzano, komenciĝis la konstruado de rifuĝintoŝirmejo ĉe la strato Leoforos Singru. Jaron poste ekvalidis la preskribo por la "Nova Plano de Ateno" (greke νέο σχέδιο αθηνώ), en kiu fiksiĝis la starigo de municipa setlejo por la rifuĝintoj de Smirno (greke Αστικό συνοικισμό των εκ Σμύρνης προσφύγων).

Konstruado de la setlejo komenciĝis en 1926. Du jarojn poste Nea Smirni havis nur 210 loĝantojn; kvin jarojn poste la populacio pliiĝis al 6 500 kaj atingis 16 000 en 1940. En 1934, Nea Smirni iĝis sendependa "kampara komunumo" (greke κοινότητα, Kinotita).

En 1944, fine de la dua mondmilito, Nea Smirni iĝis municipo (Dimos) kaj ankaŭ ricevis oficiale la nomon Nea Smirni, kiu memorigas la grekajn rifuĝintojn de la urbo Smirno (la hodiaŭa Izmiro).

Eksteraj ligiloj redakti

 
la parko Alsos