Nebula neofeliso
La nebula neofeliso [1] aŭ nubleopardo (Neofelis nebulosa) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj estas specio kiu sin trovas en Hajnan-insulo, Gŭangŝji, Gŭangdong, Siĉŭan, Junnan, Fuĝjan de Ĉinio, Tajvano, Nepalo, Sikimo kaj sudorienta Azio.
Nebula neofeliso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Neofelis nebulosa (Griffith, 1821; Buckley-Beason et al 2006; Kitchener et al 2006) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiĜi kovriĝas per grizflava hararo, kun nigraj makuloj kaj strioj sur la kapo kaj kvar kruroj, kaj grandaj nubformaj makuloj sur la korpo. La nebula neofeliso estas 85-125 centimetrojn longa, kun vosto 76-92 centimetrojn longa, kaj pezas 16-23 kilogramojn.
Vivloko
redaktiTiu orientalsa specio vivas en densaj arbaroj kaj marĉejoj de la tropikaj kaj subtropikaj zonoj.
Oni trovas ilin interalie en jenaj ekoregionoj : la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, la meghalajaj subtropikaj arbaroj, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj.
Vivmaniero
redaktiTage ili dormas sur arbobranĉoj kaj nokte serĉas nutraĵojn. Ili ofte sin jetas de arboj kontraŭ preterpasantajn bestojn por ilin kapti; kelkiam ili faras tion surtere. Prasimio, porko, cervo, kapro kaj birdo kaj muso estas iliaj manĝaĵoj. Ili manĝas ankaŭ kortobirdojn kaj kortobrutojn. La nebula neofeliso estas tre timema, precipe timas homojn, pro tio oni tre malfacile trovas ĝin. Ĝi estas lertulo de grimpado. Dum grimpado ĝia longa kaj dika vosto tenas ĝin ekvilibre. Ĝi estas besto vivanta sur arbo kaj malofte iras surtere. La bredata nebula neofeliso kelkafoje fariĝas milda kaj aminda, sed ĝi malofte naskas idon. La idoj maturiĝas post 2-3 jaroj. La sovaĝa neofelisino naskas ĉiufoje 2-4 idojn, kiuj pezas ĉiu ĉirkaŭ 150-200 gramojn. La haroj de ido diferencas de tiuj de la plenkreska neofeliso, kaj ĝia vosto estas relative mallonga. Kiam la ido aĝas 6 monatojn, ĝiaj haroj jam fariĝas grizflavaj. Ses semajnojn post sia naskiĝo la juna nebula neofeliso povas grimpi sur arbon kaj ŝatas preni solidan manĝaĵon, en la deka semajno ĝi komencas manĝi viandon.
Minacoj
redaktiLa nombro de nebulaj neofelisoj estas malmulta, tial ĝi estas listigita kiel unu el la bestoj protektataj de la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturan Riĉfonton.
Notoj
redakti- ↑ Nomenklaturo de Lubomír Středa
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktisama[rompita ligilo]