Neded, hungare Negyed estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa. La hungara nomo signifas kvarono, ĉar dum la mezepoko la pagenda imposto estis tiom.

Strato en Neded

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Vah (kontraŭe ne troviĝas komunumo), laŭ traira flankovojo, fine de fervojo el Šaľa. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis unuafoje skribe menciita en 1113 en formo Niget. Tiutempe la kampoj apartenis al abatejo de "Zobor". La tataroj, poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La kampoj longe apartenis al episkopejo de Nyitra. Pesto okazis en 1710. Uzino pri brikoj ekfunkciis en 1871.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 4479 da homoj (4451 hungaroj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 3177 da homoj, (1982 hungaroj, 988 slovakoj kaj 189 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Negyed naskiĝis hungara bestokuracisto Alajos Szabó.