Nederlanda malsatego de 1944-45

La Nederlanda malsatego de 1944–45, konata en Nederlando kiel Hongerwinter (laŭvorta traduko: malsata vintro), estis malsatego kiu okazis en la German-okupita Nederlando, speciale en la dense loĝataj okcidentaj provincoj norde de la grandaj riveroj, dum la vintro de 1944–45, ĉe la fino de la Dua Mondmilito.

Nederlandaj infanoj manĝas supon dum la malsatego de 1944–45.
Du nederlandaj virinoj portas manĝaĵojn dum la periodo de la malsatego.

Germana blokado haltigis la liveradon de manĝo kaj fuelo el farmurboj. Ĉirkaŭ 4,5 milionoj estis tuŝitaj kaj survivis nur danke al la supoj. Loe de Jong (1914–2005), aŭtoro de Het Koninkrijk der Nederlanden in de Tweede Wereldoorlog, ĉirkaŭkalkulis almenaŭ 22 000 mortojn okazintaj pro la malsatego.[1] Alia aŭtoro ĉirkaŭkalkulis 18 000 mortojn pro la malsatego.[2][3] Plej el la viktimoj estis maljunuloj.[4][5]

La malsatego estis mildigita pere de la liberigo de la provincoj fare de Aliancanoj en majo 1945. Antaŭ tio, pano bakita el faruno transportita ŝipe el Svedio, kaj aere pere de la brita, kanada kaj usona aerarmeoj – laŭ interkonsento kun la germanoj ke se la germanoj ne pafu al la helpaj flugoj, la Aliancanoj ne bombu la germanajn poziciojn – helpis la mildigon de la malsatego. Tiuj estis la Operacoj Manna kaj Chowhound. Ankaŭ la Operaco Faust sendis manĝon al la provinco.

Notoj redakti

  1. "Uitzending Gemist – Vroeger & Zo De hongerwinter – 1944" (video). Alirita la 3an de februaro 2019.
  2. van der Zee, Henri A. (1998), The Hunger Winter: Occupied Holland 1944–1945, University of Nebraska Press, pp. 304–05.
  3. Barnouw, David (1999), De hongerwinter, p. 52. Alirita la 3an de februaro 2019.
  4. Banning, C., "Food Shortage and Public Health, First Half of 1945", Annals of the American Academy of Political and Social Science, 245 (The Netherlands during German Occupation (Majo 1946)): 99, JSTOR 1024809
  5. "Slachtoffers Hongerwinter in kaart gebracht". nos.nl