Nederlando en la Somera Olimpiko 1920

sporta delegacio

La nederlanda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno havis 130 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. La sportistoj atingis 4 orajn, 2 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon. Unuafoje kunordigis la teamon la Nederlanda Olimpika Komitato fondita en septembro 1912 (do post la antaŭa olimpiko en Stokholmo), kiu en 1993 fuziis kun la nederlanda sporta federacio.

afiŝo de la olimpiko
Nederlando en la Somera Olimpiko 1920
Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno
Flagtenanto: 
Sportistoj 130 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 9
Oro
4
Arĝento
2
Bronzo
5
Sume
11
vdr

La jenaj velistoj en bordo de la Norda Maro ĉe Ostendo gajnis oran medalon en velado:

Johan Hin (19) velis kun sia patro en 3,6-metra sporta velboato, la fratoj Carp kune kun tria velisto en pli granda, 6,5-metra sporta velboato. Joop en la olimpiko estis 23-jara, kaj lia frato Bernard, kies supra foto videbla estas pli posta, en la olimpiko same estis 19-jara.

Eksteraj ligiloj redakti