Neduuma genro[1] estas terminego por la genroj kie la individuo ne apartenas al la genra duumo.

Azia unua Neduuma Fiero ĉe Maduraj kun Anjali Gopalan

La duumismo okazas kiam oni normigas la seksajn identecojn, kiel travideblas la jena ideo: "Ĉiuj homoj estas ekskluzive viroj aŭ ekskluzive virinoj, kaj neniu povas posedi kiel identecon ambaŭ seksojn, alian sekson aŭ neniun sekson." Persono kies memdeklarita sekso ne samas al la biologia sekso de tiu persono estas nomata transgenra, dum persono kiu havas tiujn seksojn akordaj estas nomata cisgenra[1][2][3]. Ĉi tiu seksa specifeco partoprenas de situacio de transgenreco, kiam homo estas malakorda inter sia vera sekso kaj la sekso kiu estis al tiu homo oficiale elektita dum la nasko. Ĉi tiu elekto obeas la ideon de seksigado de homoj laŭ iliaj seksaj markoj: havi penison signifas, ke homo estas necese viro, dum havi vulvon signifas ke homo estas necese virino. Krom esti transfobia penso, tio estas ankaŭ duuma penso, ĉar ĝi ne agnoskas la ekziston de transgenraj homoj nek specife akceptas ke la personoj povas deturniĝi de la seksa normo.

Voĉlegita versio de la artikolo

Estis proponita la sufikso -ip- por esprimi neduumecon en Esperanto.[4] Neduumaj esperantistoj ofte preferas esti priparolataj per la pronomo ri (interalie proponita de ĝiismo kaj riismo), sed ankaŭ ekzistas neduumuloj kun aliaj preferoj.

Elŝutu la voĉlegitan version de la artikolo Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 04.08.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Genroneŭtralaj necesejoj. Egalecen. Arkivita el la originalo je 2019-05-05. Alirita 2016-11-04.
  2. Kožuchová, Paulína . “Kial iĝi riisto”, Beletra Almanako (21). 
  3. Bonkorpa, Rolando . “Pluraneco”, Beletra Almanako (21). 
  4. Bertilo Wennergren, IP°, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko