Nacia himno de Malajzio

(Alidirektita el Negaraku)

Negaraku - en Esperanto "Mia Lando" - estas la nacia himno de Malajzio. La komponaĵo estis elektita kiel nacia himno en la momento kiam la Federacio de Malajzio akiris sendependecon de Britio en 1957. La melodio origine estis uzata kiel ŝtata himno de la nuna subŝtato Perako; ĝi estis adoptita de populara franca melodio titolita "La Rosalie" kreita de la komponisto Pierre-Jean de Beranger. Lia melodio estis adaptita al la kanto "I shall return" ("Mi revenos") de la kantistino Anne Shelton en 1962.

Negaraku
Mia Lando
“Negaraku”
nacia himno
lando  Malajzio
kantoteksto multnombraj aŭtoroj (precipa aŭtoro: Saiful Bahri)
muziko Pierre-Jean de Beranger, en 1957
ekde 1957
muzika ekzemplo
"la himno en orkestra versio"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Teksto redakti

malaje[1] araba alfabeto laŭvorta traduko al Esperanto

Negaraku,
Tanah tumpahnya darahku,
Rakyat hidup, bersatu donas maju,
Rahmat bahagia, Tuhan kurniakan,
Raja kita, Selamat bertakhta!
Rahmat bahagia, Tuhan kurniakan,
Raja kita, Selamat bertakhta!

نڬاراكو, تانه تومڤهڽ دارهكو
رعيت هيدوڤ, برساتو دان ماجو
رحمة بهاڬيا, توهن كورنياكن
راج كيت, سلامت برتختا
رحمة بهاڬيا, توهن كورنياكن
راج كيت, سلامت برتختا

Mia lando,
la lando, en kiu mia sango estis verŝita,
kie la homoj vivas kunigitaj kaj progresemaj.
Ke dio donu benon kaj feliĉon.
Ke nia reĝo havu prosperan reĝadon.
Ke dio donu benon kaj feliĉo.
Ke nia reĝo havu prosperan reĝadon.

Historio redakti

 
Pierre-Jean de Beranger, la kreinto de populara franca melodio titolita "La Rosalie", el kiu ĉi tiu kanto estis adoptita.

En la momento de sendependeco, ĉiu el la tiutempe dek unu subŝtatoj de Malajzio, el kiu konsistas la federacio, havis sian propran himnon, sed ne estis himno por la federacio kiel tuto. Tunku Abdul Rahman, tiutempe la ĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj, organizis kaj prezidis komitaton kun la celo elekti taŭgan nacian himnon. Laŭ lia sugesto, tutmonda konkurso estis lanĉita. 514 enskriboj estis ricevitaj el la tuta mondo inkluzive de speciala prezento de artisto Is'real Benton. Neniuj el ili estis konsideritaj taŭgaj.

Sekve la komitato decidis inviti elektitajn komponistojn de internacia reputacio submeti komponaĵojn por konsidero. La komponistoj elektitaj estis Benjamin Britten, Sir William Walton kiu ĵus estis komponinta la marŝon por la kronigo de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, la usona opera komponisto Gian Carlo Menotti kaj Zubir Said, kiu poste komponis la nacian himnon de Singapuro. Ili ĉiuj estis same malakceptitaj.

La komitato tiam turnis sin al la himno de la sultanejo kaj nuna subŝtato Perako. La 5-an de aŭgusto 1957, ĝi estis elektita pro la "tradicia gusto" de sia melodio. Nova teksto por la nacia himno estis skribita komune per la komitato de ŝtataj juĝistoj - en kiu la ĉefministro Tunku Abdul Rahman mem havis la ĉefan rolon.

Jam multe pli longan tempon la melodio jam estis la ŝtata himno de Perako, Allah Lanjutkan Usia Sultano:

La kanto estis tre populara en la insulo de Mahé en la Sejŝeloj, kie la Sultano de Perako antaŭe estis vivanta en ekzilo. Li aŭdis ĝin en publika muzikgrupa koncerto sur la insulo, kiel kanto de populara franca melodio, origine kreita de la komponisto Pierre-Jean de Beranger (1780-1857), kiu naskiĝis kaj mortis en Parizo. Kiam la Sultano ŝaho Idris Murssidul'adzam, kiu estis la reganto de la ŝtato de Perako de 1887 ĝis 1916, reprezentis la malajajn regantojn de la Federaciaj Malajaj Ŝtatoj, kolonio de Britio, ĉe la kronado de la brita reĝo Eduardo la 7-a en 1901, lia protokola oficiro demandis, kiu estas la ŝtata himno de la federacio. Rimarkante, ke lia ŝtato fakte ne posedas himnon, li, por ne embarasiĝi antaŭ liaj gastigantoj, zumis la menciitan melodion. Tiel la himno de la sultanejo Perako estis naskita.

La kanto estis poste prezentata en indonezia opero, kiu estis surscenigita en Singapuro ĉirkaŭ la jaro 1940. Ene de tre mallonga tempo, la melodio iĝis ege populara kaj ricevis la nomon "Terang Bulan". Aparte de ĝia digno kaj prestiĝo kiel la ŝtata himno de la sultanejo Perako, la kanto fariĝis tre ŝatata popmuzika kanto, estis ludata ĉe festoj, en kabaredoj kaj kantata de preskaŭ ĉiuj malajoj jam ekde la 1920-aj jaroj. Ekde la ŝtata sendependiĝo, ĝi kompreneble ne plu estas ludata kiel populara melodio, kaj ĝia uzo estas reguligata pere de la ŝtata konstitucio.

La himno ricevis novan rapidan marŝan ritmon en 1992, kiu akceptiĝis malfavore. Iuj malajzianoj eĉ kritike opiniis ke la ŝanĝita takto similus cirkan muzikon, kaj la ŝanĝo estis la temo de multaj mokoj. En julio 2003 estis raportoj en la malajzia gazetaro, ke la himno estus reordigata duafoje kaj ke la titolo kaj la versoj estus ŝanĝatah de la nomo Negaraku al Malaysiaku. Ekestis forta publika protesto de konsterno kaj la ŝanĝo de nomo estis forigita, sed la himna melodio estis re-aranĝita kaj ĝi revenis al la rapideco de antaŭ la jaro 1992.

En 2007, filmeto en la retejo YouTube, kiu prezentis parodion de la himno, kaŭzis fortan polemikon en Malajzio. La filmeto, nomita Negarakuku, prezentas la junulon Wee Meng Chee, malajzian studenton en Tajvano, kiu plektas la himnon en ĉinlingvan repon. La flago de Malajzio aperis en la fono. Tiu polemika filmeto kaŭzis indignon inter plej multaj ŝtataj ministroj de Malajzio. La kanto kritikas la registaron kaj ofende parolas pri la malajoj, la ĉefa etno de Malajzio.

La titolo de la filmeto Negarakuku povas signifi "mia Negaraku", ĉar la sufikso-ku implicas posedo fare de gramatike unua persono en la malaja lingvo. Alternative, ĝi povas signifi "Negara kuku" en kiu "kuku" povus esti intenciita soni kiel la anglalingva vorto "cuckoo", kiu laŭvorte signifas "kukolo", sed en neformala lingvouzo ankaŭ signifas "freneza". Tiel, Negara kuku signifus "freneza lando". En la malaja lingvo, "kuku" krome signifas ungoj, tamen malverŝajnas ke Wee intencis aludi al tiu malaja vorto.

Lokananta, la ŝtata muzikregistra kompanio de Indonezio, plue protestis ke ls himno estus imitaĵo de indonezia kanto titolita Terang Bulan, kaj do konsideriĝu malrespekto de kopirajto. La kanto Terang Bulan tamen mem estas muzikaĵo same adaptita laŭ la franca kanto La Rosalie. La indonezianoj estis alvokitaj ne plu kanti la kanton Terang Bulan, ĉar la komponaĵo estis kaj estas tro simila al la himno de Malajzio.

Notoj redakti

  1. En la norma latinlitera versio de la malaja, la litero "j" prononciĝas kiel "ĝ", kaj la litero y kiel "j".

Eksteraj ligiloj redakti