Negombo (en sinhala: මීගමුව ˈmiːɡamuʋə; en tamila: நீர்கொழும்பு nir koɭumbu) estas ĉefa urbo en Srilanko, situanta sur la okcidenta marbordo de la insulo kaj ĉe la elfluo de la Laguno Negombo, en la Okcidenta Provinco, Srilanko. Negombo estas la kvina plej granda urbo en la lando post la ĉefurbo Kolombo, Kandi, Jafno kaj Galle, kaj ĝi estas la dua plej granda urbo en la Okcidenta Provinco post Kolombo. Negombo estas ankaŭ administracia ĉefurbo de la Distrikto Negombo. Ĝi estas unu el ĉefaj komercaj centroj en Srilanko kun ĉirkaŭ 128 000 loĝantoj ene de la urbolimoj. Ĝi situas proksimume 35 km norde de urbo Kolombo. Negombo estas konata pro sia granda kaj malnova indistrio de fiŝkaptado kun aktivaj fiŝmerkatoj kaj sablaj strandoj. La internacia flughaveno de Srilanko estas ankaŭ situanta en Metropolo Negombo. Kadirana, Kurana, Bolaŭalana, Akkara, Mahahunupitiya, Thimbirigaskatuwa estas kelkaj vilaĝoj situantaj en la metropola areo de Negombo.

Negombo
urbo • urbego • setlejo
Administrado
Provinco Okcidenta Provinco
Poŝtkodo 11500
Demografio
Loĝantaro 142 136  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 7° 13′ N, 79° 50′ O (mapo)7.211111111111179.838611111111Koordinatoj: 7° 13′ N, 79° 50′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Negombo (Srilanko)
Negombo (Srilanko)
DEC
Negombo
Negombo
Situo de Negombo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Negombo [+]
vdr

Eksteraj ligiloj redakti