Negro Pou la Vi

Negro Pou La Vi (Nigra Por La Vivo) estas muzikgrupo en Maŭricio, ludanta en stilo de regeo kaj kantanta pri amo, paco, respekto. Ĝi produktis jam kvin albumojn kaj estis nomumita al Kora Awards en Sud-Afriko.

Negro Pou la Vi
Persona informo
vdr

La bando havas unu kanton en Esperanto, nome La Persisto, tradukita en Esperanton fare de Stefano KELLER okaze de Svislanda turneo de la grupo en 2006, el la kreola originalo de Maŭricio Persévéranse, verkita de Tony Farla (Negro Pou La Vi, NPLV). La Persisto – kun la kanzono de la same Maŭricia kantistino Mary-Jane Gaspard (Nur Amiko) - estis kandidato en la konkurso muzika de Internacia.tv, ĝuste kiam la konkurso ĉesis funkcii.

Fine de januaro 2006, ili koncertis en Svislando dank' al la teamo de DJ_Wes_Fayaman, kiam naskiĝis la Esperanta versio de la kanto.

  • Ĉefkantistoj
    • Soul T (Tony Farla)
    • Know Me (Gabriel Edouard)
    • Lin (Linlay Abdool Ramane)
    • Ras Pat (Patrick Philippe)
  • Tamburisto: Jean Simiette
  • Gitaristo: Gerard Louis
  • Basgitaristo: Hans Marthe
  • Klavaristo: Frederic François
  • Pianisto: Lansley Henri
  • Ĥoristoj: Sandra Mayotte, Gerard Louis, Chevrine Etiennette, Bruno Malcolm
Eksteraj ligiloj redakti