Neide Barros Rêgo

brazila esperantisto
(Alidirektita el Neide BARROS)

Neide BARROS RÊGO (naskiĝis la 18-an de oktobro 1938 en São Tomás de Aquino, Minas Gerais) estas brazila instruistino, poetino, deklamantino, lirika kantistino. Ŝi estis diplomita pri Deklamado per Kurso Olavo Bilac en Rio-de-Ĵanejrio, gvidita de Maria Sabina.

Neide Barros Rêgo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1938 (1938-10-18) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi fondis kaj gvidas, ekde 1961 la "Kulturcentro Maria Sabina", en kio ŝi instruas deklamadon kaj okazigas eventojn literatur-muzikajn.

Ŝia poezia verko estis premiita en Brazilo kaj en Eŭropo. Ĝi estas en pli ol 100 antologioj publikigitaj en Brazilo, Portugalio kaj Italio. Ŝi publikigis multajn verkojn en Esperanto-revuoj de Brazilo kaj de aliaj landoj t.e. Bulgario PortugalioSvislando Rusio.

Ŝi organizis kaj eldonis en 1994 la antologion "Água Escondida". Ŝi kunorganizis kaj publikigins kun Sylla Chaves en 2007 la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso". Ŝi estis citita de Enciclopédia de Literatura Brasileira, de Afrânio Coutinho kaj J. Galante de Souza. Ŝi estas ano de "Academia Fluminense de Letras", "Barbacena Akademio de Beletrismo" "Niteroja Beletra Akademio" kaj estas dumviva membro de UEA, fakdelegitino pri poezio kaj deklamado.