La nej-fluto (perse : نی, araba: ناي, turke kaj kurde: ney, ankaŭ nej, nai, nye, nay, gagri tuiduk aŭ karghi tuiduk, armene: բլուլ blul ) estas fluto kiu ekzistas en multaj formoj, sed Ili esence konsistas el tubo el kano kiu estas malfermita ambaŭflanke (botanika nomo Arundo donax L.). Nej-flutoj ludas elstaran rolon en la persa, turka, araba, kurda, armena kaj centrazia muzikkulturoj. La sono de la ney ĉiam estis speco de krizohelpo por emociaj doloroj kaj apartigoj.

Turka Ney

Ĝi estas konsiderata la antaŭulo de la fluto.

Simila instrumento estas kaval, uzata en la Balkana Duoninsulo.

Historio redakti

La nej-fluto estas unu el la plej malnovaj muzikinstrumentoj sur kiuj oni ankoraŭ ludas. Nej-fluto unue aperis en Antikva Persio de kie ĝi disvastiĝis al aliaj popoloj kiuj falis sub la influon de persa muzika kulturo en malsamaj historiaj periodoj.

Ĉeestanta en ĉiu muzikformacio (kaj en la popola sfero kaj en la kortegaj ensembloj de la otomana imperio), la nej-fluto alprenis ĉefrolon pro la graveco atribuita al ĝi en la islama esoterismo (ĉefe sufiismo), dank' al la persa mistika poeto Ĝalal-ed-din Rumi. Lia plej grava poemo, la Masnavī, komenciĝas per antaŭparolo tute dediĉita al la nej-fluto.

Tonalkarakteroj redakti

La instrumento estas konsiderita malfacila ludebla, sed ĝi permesas multajn variaĵojn en sonkoloro.

Estas nejflutoj en sep malsamaj tonalkarakteroj. En la araba, la diversaj flutoj havas la sekvajn nomojn:

  • 1. Rast راسد (C)
  • 2. Doka دكا (C)
  • 3. Bussilik بسيلك (E)
  • 4. Djaharka دحاركا (F)
  • 5. Nawa ناوا (G)
  • 6. Husseini جسصآنأ (A)
  • 7. Adjam اديام (Bb)

En la turka la nomoj estas:

  • 1. Bolahenk (C)
  • 2. Davud (C)
  • 3. Ŝaho (E)
  • 4. Mansur (F)
  • 5. Kiz (G)
  • 6. Yildiz (A)
  • 7. Sipurde (Bb)

Funkcio redakti

La sono de la nejfluto estas ĝenerale rigardata kiel plendema aŭ melankolia. Ĝi estas ankoraŭ tre ofta kaj grava instrumento hodiaŭ ekzemple por muziko kun mistika karaktero. Tio validas precipe por klasika orienta muziko, sed ankaŭ por moderna "pan-araba" pop-muziko, kiel ekzemple la egipta Al-Jil- muziko. En kelkaj el la stiloj de muziko, la nejo estas la nura blovinstrumento.

Vidu ankaŭ redakti

Ŝakuhaĉo

Eksteraj ligiloj redakti

Sufiisma ripoziga kaj meditada muziko per nejfluto, jutuba filmeto

(angla) Simorq.org: ney

Ney nava, modernpersa nejstila muziko