Neko no ongaeŝi (japane: 猫の恩返し [neko no ongaeŝi], laŭvorte: La rekompenco de la katoj) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 2002.

La rekompenco de la katoj
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 猫の恩返し
[Neko no ongaeŝi]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 19 jul. 2002, 13 jul. 2005, 2002
Daŭro 75 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Morita Hirojuki
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Reiko Yoshida
Laŭ la verko de Hiiragi Aoj
Muziko de Nomi Juĝi
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Animation Kobe Theatrical Film Award • Q106318977
IMDb
vdr

La reĝisoro estis Morita Hirojuki. La muzikon por tiu filmo komponis Nomi Juĝi. La originala rakonto estis skribata kaj desegnita de Hiiragi Aoj.

Intrigo redakti

Iutage la junulino Haru savas la vivon al kato, kiu estas en vereco la princo de la kata reĝlando. Poste ŝi ricevas prezentojn kaj la proponon edziĝi kun la princo. Ŝia neklara respondo estas komprenita kiel "jes", sed ŝi ne scias certe, kion ŝi volas. Ŝi aŭdas misteran voĉon dirantan, ke ŝi iru al Kata Oficejo kaj serĉu ĝin. Mistera kato Muta (similante al la kato Mun el la filmo Mimi o sumaseba) gvidas ŝin ĝis ŝi renkontas la katan figuron "Barono" (ankaŭ el la filmo "Mimi o sumaseba") kaj la korvan figuron "Toto", kaj ambaŭ transformiĝas en vivantaj estaĵoj. Kune ili eniras la Katan Oficejon kaj konsiliĝas. Tuje katoj venas kaj portas Haru perforte al kata reĝlando. Muta sukcesas iri kun Haru, kaj la Barono kaj Toto sekvas ilin. En la kata reĝlando Haru renkontas la despotan kat-reĝon kaj komencas transformiĝi iom post iom en katon cele de esti preparita por la geedziĝo kun la princo...

Ĉefaj roluloj redakti

  • Haru (ハル [haru])
17-jara junulino kiu savas la vivon al kato, kiu montriĝas poste esti la princo de la kata reĝlando.
  • Patrino (お母さん [okāsan])
patrino de Haru.
  • Hiromi' (ヒロミ [hiromi])
17-jara samklasanino kaj amikino de Haru.
  • Rūn (ルーン [Rūn])
la princo de la kata reĝlando.
  • Muta/ Renaldo Mun (ムタ [muta]/ レナルド・ムーン [renarudo mūn])
mistera dika kato
  • Barono (バロン [baron])
mistera kata figuro kaj vivanta kato, kiu provas helpi al Haru.
  • Toto (トト [toto])
mistera korva figuro kaj vivanta korvo, la amiko de Barono.
  • Juki (ユキ [juki], laŭvorte: "neĝo")
bela blanka kato kiu laboras kiel servisto en la kata reĝa palaco.
  • Katreĝo (猫王 [neko-ō])
la despota reĝo de la kata reĝlando.
  • Natori (ナトリ [natori])
la unua reĝa sekretario
  • Natoru (ナトル [natoru])
la dua reĝa sekretariino.

Filmo redakti

La filmo "Neko no ongaeŝi" aperis en 2002 en la kinoj en Japanio, kaj je la jarfino de 2002 ankaŭ sur DVD.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla The Cat Returns la kato revenas/redonas
ĉeĥa Kočičí oplátka la kata rekompenco
finna Kissojen valtakunta la reĝlando de la katoj
franca Le Royaume des chats la reĝlando de la katoj
germana Das Königreich der Katzen la reĝlando de la katoj
hebrea ממלכת החתולים de la reĝlando de la katoj
japana 猫の恩返し la rekompenco de la katoj
normĉina 猫的报恩 la rekompenco de la katoj
rusa Возвращение кота la reveno/redono de la virkato

Libroj redakti

En 2002 la filmo Neko no ongaeŝi aperis ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso eldonita de Tokuma Shoten.