Nelzir Allard (n. la 27-an de oktobro 1798 - m. la 23-an de oktobro 1877) estis franca politikisto.

Nelzir Allard
Persona informo
Naskiĝo 27-a de oktobro 1798
en Parthenay
Morto 23-a de oktobro 1877
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo • École d'application de l'artillerie et du génie vd
Familio
Infanoj Georges-Joseph Allard vd
Profesio
Okupo politikistosoldato vd
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Deux-Sèvres
Dum 1837 – 1848
1876 – 1877
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis maldekstra deputito de la departemento Deux-Sèvres en la periodo de la julia monarkio, de 1837 ĝis 1848, samtempe plenumante militistan karieron. Li profesie ekspertiĝis pri militfortikaĵoj, precipe tiuj de Parizo. Li atingis la rangon de brigadgeneralo en 1851 kaj diviziogeneralo en 1857.

Nelzir Allard plie fariĝis membro de la Ŝtatokonsilio, kies sekcion pri milito kaj kolonioj li prezidis. En la lasta parto de sia vivo, Allard estis elektita kiel ĝenerala konsilanto kaj por lasta mandato de deputito en 1877. Li tiam apartenis al la bonapartisma politika partio Appel au peuple.

Fontoj redakti

  • Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)