Nemi
Nemi estas komunumo de Italio, lokata en Latio, apud la samnoma lago.
Nemi | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | RM Romo |
Geografia situo | 41° 43′ N, 12° 43′ O (mapo)41.71666666666712.716666666667Koordinatoj: 41° 43′ N, 12° 43′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 521 m |
Areo | 7 (2005) km² |
Loĝantaro | 1 907 (2018) |
Loĝdenso | 272 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Ariccia, Genzano di Roma, Rocca di Papa, Velletri (2018) |
Patrono | sanktaj Filipo kaj Jakobo la pli juna, apostoloj |
Festa tago | 3-a de majo |
Nomo de loĝantoj | |
Poŝtkodo | 00040 |
Imposta kodo | F865 |
Kodo laŭ ISTAT | 058070 |
Telefona prefikso | 06 |
Retpaĝo | http://nemi.rm.gov.it/ |
La nomo devenas de la latina vorto nemus (= arbaro), pro la densaj arbaroj kiuj ĉirkaŭis (kaj parte ankoraŭ ĉirkaŭas) la lagon.
HistorioRedakti
Kvankam fama templo de Diana (Diana Nemorensis)[1] ekzistis apud la lago jam ekde la 6-a jarcento a.K. aŭ eble eĉ antaŭe, la urbeto ekestis nur en la Mezepoko (9-a jarcento), apud la kastelo ĵus konstruita de la Grafoj de Tuskolo.
VidindaĵojRedakti
Tre gravaj estas la restaĵoj de la sanktejo de Diana Nemorensis, apud la lago.
Ankaŭ apud la lago estas la Muzeo de la Romiaj Ŝipoj (Museo delle Navi Romane),[2] kie oni gardas du romiaj ŝipoj trovitaj sur la fundo de la lago. (La ŝipoj estis plejparte brulitaj dum la dua Mondmilito, sed ankoraŭ videblas iliaj strukturoj kaj pluaj detaloj.)
En la urbeto estas Palazzo Ruspoli, domego konstruita de la Grafoj de Tuskolo dum la Mezepoko.
TradiciojRedakti
Nemi estas fama pro la fragoj. Ekde 1922 okazas printempe fragpopolfesto.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Diana Nemorensis: Origins of the Legend (angle). Nemi to Nottingham (2013). Alirita 2018.02.03.
- ↑ Museo delle Navi Romane[rompita ligilo] (itale)