Malfermi la ĉefan menuon

El coronel no tiene quien le escriba (Neniu por skribi al la kolonelo) estas novelo publikigita de la verkisto kolombia Gabriel García Márquez en 1961. Estas unu de la plej famaj de la verkoj de la aŭtoro, kaj ties protagonisto, maljuna kolonelo kiu atendas la pension kiu neniam alvenas, estas konsiderata kiel unu de la plej kortuŝaj roluloj de la hispanamerika literaturo de la 20a jarcento. Ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plejbonkvalitaj hispanaj romanoj de la 20a jarcento fare de la hispana ĵurnalo «El Mundo».[1]

La propra García Márquez agnoskis, ke temas pri la plej simpla de la romanoj kiujn li verkis. Tamen, en ĝi ne estas multaj de la karakteraj aspektoj de tiu aŭtoro, kiaj oftaj saltoj en la historio, la mikso inter fantastaj fenomenoj kaj realaj situacioj, aŭ aliaj detaloj kiuj elstaras en la legado. La romano intencas respeguli la senton de desasosiego antaŭ espero.

Multajn jarojn post la publikigo de la romano, en 1999, la reĝisoro meksika Arturo Ripstein kinigis la verkon, pere de la samnoma filmo.[2]

HistorioRedakti

La kolonelo estas sepjaraĝulo veterana de la Milito de Mil Tagoj kiu povre vivas en domo de vilaĝo de la atlantika marbordo kolombia kun sia edzino malsana. La agado disvolviĝas en 1956.

Dum 15 jaroj, la kolonelo iras ĉiun vendredon al la poŝta oficejo de la haveno kun espero de ricevo de konfirmo pri sia pensiiiĝo kiel veterano de la enlanda milito. Ege malriĉa, la ununura enspezofonta espero estas luktokoko, heredita el sia mortinta filo, kiun la kolonelo bredis hejme dum kelkaj monatoj. Fakte la paro dediĉas al la koko siajn malmultajn eblojn, dum ili malsatas. Alia eblo estas vendi la kokon al riĉulo.

NotojRedakti