Neolitiko

lasta parto de la ŝtonepoko
(Alidirektita el Neolitika Revolucio)
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Neolitiko (el la greka: νεο, nova, juna kaj λιθος, ŝtono) estas prahistoria epoko (de la 8-a ĝis meze de la 5-a jarmilo antaŭ nia erao en Azio, ĝis fine de la 3-a jarmilo antaŭ nia erao en okcidenta kaj norda Eŭropo), dum kiu oni uzadis ilojn el poluritaj ŝtonoj.

Ekzistas du malsamaj difinoj:

  • Laŭ la kvalito de la iloj kaj armiloj, ĝi estas la kulturo de la poluritaj ŝtonoj, karakterizita de altvaloraj iloj, kiuj konsistas el zorge prilaborita ŝtona klingopinto kaj lignaosta tenilo. Laŭ tia difino ne ekzistas mezolitiko.
  • Laŭ ekonomia formo, ĝi estas produkta ekonomia formo kun ŝtoniloj, kiu pro agrikulturo kaj/aŭ bredado distingiĝas de la mezolitiko de kolektantoj kaj ĉasantoj, kiuj jam havis altvalorajn ilojn.
La neolitiko: Hakilo el polurita ŝtono.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neolitika arkitekturo.

Kulturoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti