Neologismo („novvorto“, de malnov-greka νεολογισμός - neologismos, el νέος - neos "nova" kaj λόγος - logos „vorto“) estas leksika unuo, ekestanta kaj disvastiĝanta dum certa periodo en iu lingvo. Tipe por neologismoj estas, ke la parolantoj de la koncerna lingvo dum iom da tempo sentas ĝin nova. Kiuj vortoj (ankoraŭ) estas rigardataj neologismoj pro tio ankaŭ dependas de la historia momento, dum kiu oni esploras la vortaron de lingvo.

Vorto ĉesas esti rigardata neologismo, kiam ĝi daŭre eniris vastan uzon. Tio ofte estas helpata post registro en gvida ĝenerala vortaro. Pri ĉi tiu ĝenerala koncepto de 'neologismo' vidu la artikolon pri vortkreado. L.L. Zamenhof uzis iom alian, pli precizan difinon de la vorto "neologismo" por la specifa situacio de Esperanto; vd. pli sube.

Neologismoj en Esperanto redakti

Neologismoj dum la ekzisto de Esperanto de post 1887 estis kaj ankoraŭ estas arde, ofte polemike diskutataj. Ofte la diskutantoj bazis sin sur malsamaj difinoj de "neologismo", kio kontribuas al reciproka mal- aŭ miskompreno.

La Zamenhofa difino redakti

Laŭ Zamenhof, "neologismoj" estas nur radikoj sinonimaj al oficialaj radikoj. Zamenhof distingis inter "nova vorto" kaj "neologismo": Laŭ li, ne ĉiu "nova vorto" jam estas "neologismo". Oficialaj radikoj estas tiuj, kiuj troviĝas en la Universala Vortaro aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj al la Fundamento de Esperanto. Surbaze de la instituciaj reguloj - precipe A8.1 - de la Fundamento (11-a eld. 2007) nur "aŭtoritata centra institucio" - t.e. siatempe la Lingva Komitato, kaj nuntempe la Akademio de Esperanto - rajtas enkonduki tiajn sinonimojn, ĉar sinonimoj de "oficialaj" vortoj - alie ol simplaj novaj vortoj - ne povas esti enkondukitaj per privata propono; sen oficiala enkonduko neologismoj en la senco de la Zamenhofa terminologio ĉiam restas kontraŭfundamentaj, se ili ankoraŭ ne estas "internaciaj" vortoj laŭ regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.

Resume laŭ la Zamenhofa termina distingo:

  • "Novajn vortojn" rajtas enkonduki ĉiu esperantisto;
  • "neologismojn", t.e. sinonimoj de Fundamentaj aŭ oficialaj vortoj, rajtas enkonduki nur la Akademio de Esperanto, per Oficiala Aldono al la Fundamento.
  • Escepto: neologismoj, kiuj estas internaciaj vortoj laŭ regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko, ne bezonas enkondukon per Oficiala Aldono.

Temas do pri preciza, sed tre malvasta difino de "neologismo". Ĝia celo estas stabileco de la lingvo, evitante vortojn kun samaj signifoj, sed prenitaj el malsamaj fontoj kiel ekzemple trabo / "balko" aŭ puĉo / "golpo". Ĝia interpreta problemo estas la demando, kiuj terminoj estas sinonimaj, kiuj nur preskaŭ-sinonimaj, tamen esprimantaj nuancojn.

Aliaj difinoj redakti

Kutime oni uzas pli vastan sencon de Esperanta "neologismo", plej ofte tamen sen precize difini ĝin.

Komuna trajto de plej multaj difinoj estas, ke oni tradicie uzas la terminon "neologismo" (de Esperanto) preskaŭ nur pri nova radiko (nekunmetita vorto). Ofte ĝi estas termino por iu nocio, kiun oni antaŭe esprimis per kunmetita vorto (ekzemple roj-o anstataŭ river-et-o, old-a anstataŭ mal-jun-a ktp.).

Malsamaj opinioj ekzistas pri tio, ĉu la difino de "neologismo" ankaŭ inkluzivas radikojn por novaj nocioj, ekzemple de (iam) novaj teknikaj inventaĵoj aŭ fenomenoj kiel radi-o, laser-o, mikrofon-o, aidos-o ktp.

Pragmataj difinoj redakti

Pragmate oni ofte difinis kaj ankoraŭ difinas "neologismon" kiel radikon ne troveblan en la kvazaŭ-normaj difin-vortaroj Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934 kaj postaj eldonoj) kaj poste en Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970, 2002, 2005). Evitante lingvistikan diskuton tiu solvo havas praktikan celon. Oni supozas, ke vorton uzatan en iu teksto la leganto povas kompreni helpe de tiuj vortaroj. Vortojn ne registritajn tie, oni kutime difinas en glosaro. Tiumaniere ekzemple la Esperanta Bildvortaro signas ĉiujn radikojn ne registritajn en PV per asteriskoj.

Historia superrigardo pri la diskuto redakti

La opinioj pri neologismoj dekomence dependis pri malsamaj bazaj konceptoj de tio, kio Esperanto estu. Ĝi krome dependas de la historia epoko kaj de la fonaj lingvoj de la Esperantistoj.

Laŭ kelkaj la Esperanto-vortaro baziĝu sur laŭeble malmultaj radikoj. Novaj nocioj estu prefere esprimitaj per kunmetaĵoj de tiuj bazaj radikoj, eluzante plene la vortkonstruajn eblojn de Esperanto. Tiu grupo kutime estas retiremaj pri neologismoj. Laŭ aliaj Esperanto estu laŭeble tiel "riĉa" kiel (kaj la vortaro laŭeble simila al) la plej gravaj (okcidentaj) lingvoj por ke ĝi povu rivali kiel internacia komunikilo kun ekzemple la angla kaj franca. Ambaŭ flankoj kutime argumentas per "facileco", tamen ofte sen difini por kiu grupo de parolantoj Esperanto tiel fariĝas (relative) "facila".

Ĝis la unua mondmilito redakti

En la frua epoko de Esperanto, kiam ĝia baza vortaro estis ankoraŭ tre malgranda, multaj neologismoj estis enkondukitaj, precipe de L.L. Zamenhof mem, sed ankaŭ de la konataj tradukistoj tiutempaj kiel Kabe, Grabowski k.a. Tiu tendenco daŭris ankaŭ en la franca periodo ĝis ĉirkaŭ la Ido-skismo de 1908. Estas pluraj kialoj: La tiuepoke gvidaj francaj esperantistoj volis kontraŭstari la riproĉon, ke Esperanto estu nur "lingveto", per kiu ne eblus esprimi ĉiujn bezonojn de la (tiama) moderna scienco kaj tekniko[mankas fonto]. Krome la franca estas lingvo, kiu fajne distingas semantike tre proksimajn vortojn per malsimilaj radikoj[mankas fonto]. Multaj tiamaj protagonistoj pro tio opiniis, ke la baza Esperanto-vortaro estus tro maldetala kaj nesufiĉa.

Ĉirkaŭ la jaro 1905 kun ties unua Universala Kongreso estis fonditaj multaj novaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizoj kaj sekve aperis multaj novaj periodaĵoj (vd. la artikolon Frua Esperanto-gazetaro), ekzemple ankaŭ la unua Scienca Gazeto, tiel ke la kvanto de tekstoj kaj temoj en mallonga periodo multobliĝis. Tiu kaŭzis bezonon por "novaj vortoj". Ili baldaŭ estis registritaj en ondo de unuaj "grandaj" vortaroj tiuepokaj, ekzemple la Plena Vortaro de Émile Boirac, la angla de Joseph Rhodes, la germana de Paul Christaller k.m.a.

La Ido-skismo minacis la pluan ekziston de Esperanto[mankas fonto]. Ekestis la bezono konsolidigi la tiam atingitan staton kaj distingigi Esperanton de ĝia konkurento. La "konservemuloj" aŭ (foje malestime nomitaj) "ortodoksuloj" dominis la diskuton. Tipaj reprezentantoj estas ekzemple Théophile Cart, Marie Hankel k.a.

Intermilita periodo redakti

Post la unua mondmilito Ido jam ne plu estis danĝero. Komenciĝis la granda epoko de la laborista Esperanto-Movado, ekaperis la literatura revuo Literatura Mondo kaj represoj de vortaroj el la antaŭkonservema periodo. La novaj bezonoj precipe de la poezio denove rezultis en multaj neologismoj. La intermilita periodo tiel fariĝis etapo, dum kiu oni multe kaj arde diskutis pri neologismoj. Por resumo de la tiama diskuto vd. la sekcion "Historia difino de 1934".

Post la Dua Mondmilito redakti

Post la Dua Mondmilito kaj la perdoj por kaj malfortiĝo de la Esperanto-movado ekestis nova periodo de konsolidiĝo. La neologisma diskuto ne plu same staris en la centro de la prilingvaj diskutoj. La ĝenerala intereso forturniĝis de "poezia" lingvaĵo al plilarĝigo de la scienca terminaro, kampo sur kiu neologismoj estas pli facile akceptitaj (aŭ simple ignoritaj) de la ĝenerala publiko. Ĝi krome forturniĝis al gramatikaj demandoj, precipe al la diskuto pri la pasivaj participoj (-ata/-ita-kverelo). La publikigo de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) en 1970 markis iun resumon de la stato ĝis tiam atingita. Kvankam multrilate kritikita ĝi tamen ĝenerale estis kaj ankoraŭ estas akceptita kiel komuna bazo.

Revigliĝis la neologisma diskuto precipe pro la ekaktiviĝo de la t.n. "Iltisa skolo" ĉirkaŭ la eldonejo Artur E. Iltis. Kelkaj el ĝiaj aŭtoroj kiel Karolo Piĉ, Fernando de Diego, Reinhard Haupenthal k.a. uzis certajn "neologismojn" en tia grado, ke ekestis propra varianto de Esperanto, facile rekonebla.

Fine de 2008 denove ŝajnas ekzisti ia tendenco laŭeble eviti "neologismojn", bazitajn sur okcidentaj lingvoj. Tiu lasta etapo tamen ankoraŭ estas tro juna por fine decidi. Eblaj kialoj estas kontraŭstaro al la antaŭaj preferoj, precipe al tiuj de la Iltisa Skolo, la denova "malkovro" de la Fundamento kiel popularigita ekzemple de la t.n. Analiza Skolo[mankas fonto], la novaj teknikaj eblecoj precipe de la komputila reto, kiuj ebligas facilan aliron al klasikaj tekstoj ĝis tiam nur pene akireblaj[mankas fonto] kaj precipe kreskanta tutmondiĝo de la distribuo de Esperanto. Ĝi kaŭzas, ke nuntempe relative pli multaj esperantistoj havas ne-eŭropan, sed ekzemple orient-azian lingvo-fonon ol en antaŭaj epokoj[mankas fonto], kio povus efiki sur la preferoj pri neologismoj.

Aleksandro Melnikov en sia eseo "Leksikaj novismoj kaj neologismoj: Anatemi aŭ odi?" [2012][1] asertas, ke la tialoj de neologismoj multas: plidikiĝo de vortaro, disdiferenciĝo, lingvopersoneco, plileksika leĝo, estetika stimulo. Internaciaj vortoj foje kunekzistas kun la pure Esperanta vorto. Foje neologismoj ekas per "unufoja uzo". Aliajn fojojn ili inkludas "novan sencon en malnova formo", kiel ĉe samideano, krokodili.[2] Aliajn fojojn ili devenas el propra nomo, kiel ĉe kabei, raŭmismo. Foje la premo devenas el la gepatra lingvo, fakte "ĉiu esperantofono estas sub konstanta influo de siaj nacia lingvo kaj koncerna kulturo."[3][4]

Ankaŭ Sten Johansson en sia eseo Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio? [2012][5][6] meditas pri diversaj tipoj de neologismoj kaj fokusiĝas al grek-latinaĵoj, kiuj ne estas simple trudataj neologismoj: povas esti utilaj nomoj de plantoj kaj bestoj kongruaj kun la scienca nomo, "oni ne uzas ilin libere por formi novajn vortojn per kombino kun Esperantaj radikoj kaj afiksoj",[7] Ĉiuokaze en multaj lingvoj la kreado de vortoj el propra lingva materialo funkcias bonege,[8] kaj tio povas esti alternativo; ties avantaĝo estus pli bona kongruo kun la lingvo, kaj malavantaĝo estas nepra neceso lerni internaciajn grek-latinaĵojn. Krome eĉ de Zamenhof mem granda aro da "grek-latinaĵoj" [...] hejmas en Esperanto.[9]

Klasifiko de neologismoj redakti

Ne ĉiuj neologismoj estas same disputataj. Tre ĝenerale oni povas diri, ke ili estas des pli facile akceptitaj ju pli malproksime ili estas de la kerno de la plej oftaj vortoj (ekzemple do faka terminaro). Inverse ili estas des malpli akceptita, ju pli ili koncernas bazajn vortojn de Esperanto, kiel ekzemple la korelativojn (hik anstataŭ tie ĉi ktp.). Krome aparte atakitaj estas neologismoj, kiuj baziĝas sur la angla, kiel ekzemple brodkasti (radio-elsendi), emerĝenco, leno k.m.a.

Grek-latinaj internaciismoj kaj "simplaj vortoj" redakti

Tipa vortogrupo kiu ekzempligas la ĵus diritan estas la grek-latinaj internaciismoj. Por multaj nocioj Esperanto havas duoblan terminaron. Oni aŭ povas uzi grek-latinajn internaciismojn kiel ekzemple "oftalmologo", "lingvistiko", "medicino" aŭ kunmetaĵojn el bazaj radikoj (okul-kuracisto, lingvo-scienco, scienco pri kuracado). Iuj asertas, ke la grek-latinaj internaciaj vortoj estus "neologismoj" kaj "superfluaj" (vd. la listojn en "eksteraj ligiloj"). La grek-latina vortogrupo tamen laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko de Esperanto aŭtomate apartenas al la vortaro de Esperanto. Ofte temas do pri demando de lingvo-stilo kaj ne pri demando de neologismoj.

Vidu supre ĉe Sten Johansson.

Vortoj evitante vortojn kun mal- redakti

Ekzemploj estas liva aŭ lefta por maldekstra, olda por maljuna, frida por malvarma ktp.

"Malnovaj neologismoj" redakti

Multaj Esperantaj neologismoj efektive eniris la ĝeneralan lingvo-uzon, en la realo anstataŭiĝantaj pli fruajn formojn (vd. la ekzemplojn en la posta rubriko). La malnovaj formoj fariĝis arkaismoj. Aliaj neologismoj nur mallonge vivis aŭ nur estis proponitaj, sed neniam vere ekvivis (ekzemple "vursto" por iu speco de germana kolbaso, uzita dum la 1920-aj jaroj). Ilin oni nomas "malnovaj neologismoj".

Ekzemploj de neologismoj, novaj kaj internaciaj vortoj redakti

Jen kelkaj ekzemploj de neologismoj en malvasta Zamenhofa senco, novaj kaj internaciaj vortoj:

  • Cis kredeble ne estas neologismo en malvasta Zamenhofa senco, ĉar cis estas sinomimo al ĉi-flanke de kaj maltrans. ĉi-flanke de entenas du leksikajn radikojn, nome ĉi kaj flank'; same maltrans entenas du leksikajn radikojn, nome mal' kaj trans; ĉiu el la menciitaj leksikaj radikoj estas Fundamentaj. (Kiel leksikajn radikojn oni ĝenerale povas rigardi substantivajn, verbajn, adjektivajn kaj adverbajn radikojn kaj krome lokajn kaj tempajn prepoziciojn[10].)
  • Far (de iuj proponata prepozicio por fare de) kredeble estas neologismo en malvasta Zamenhofa senco, ĉar far estas sinonimo al fare de, kiu entenas nur unu leksikan radikon (far'; Fundamenta).
  • Na (de iuj proponata prepozicio por marki la akuzativon) kredeble estas neologismo en malvasta Zamenhofa senco, ĉar na estas nova formo por marki la akuzativon en maniero nek Fundamenta nek oficiala.
  • Olda estas en malvasta Zamenhofa senco ne neologismo, sed nova vorto por maljuna', kiu entenas du leksikajn radikojn (mal' kaj jun'; ambaŭ Fundamentaj).
  • Diodo estas en malvasta Zamenhofa senco ne neologismo, sed (internacia) vorto (ek)uzebla laŭ Regulo 15. (Laŭ Zamenhof Regul-15-vortoj estas eĉ ne enkondukataj, sed jam apartenas al Esperanto jam de la unua momento de ĝia naskîgo, kaj sekve estas nur uzataj aŭ ekuzataj.)
  • Kemio estas en malvasta Zamenhofa senco ne neologismo, sed oficiala vorto, ĉar ĝi estis oficialigita per la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro[11]. Se kemio ne estus oficialigita, tiam ĝi eble estus en malvasta Zamenhofa senco neologismo, ĉar kemio estas sinonimo al ĥemio (Fundamenta), kiu entenas nur unu leksikan radikon (ĥemi'). Aliflanke, se kemio ne estus oficialigita, ĝi eble povus esti rigardata kiel vorto uzebla laŭ Regulo 15. (Pro la okazinta oficialigo oni tamen jam ne bezonas cerbumi.)

El la supre menciitaj vortoj laŭ severa interpreto de la Antaŭparolo al la Fundamento la vortoj far kaj na kredeble estas neologismoj en malvasta Zamenhofa senco kaj bezonas oficialan enkondukon fare de la lingvonormiga institucio, antaŭ ol oni rajtas uzi ilin. La vorto far estis oficiale enkondukota, sed ne estis oficiale enkondukita, ĉar mankis poraj voĉoj en tiurilata voĉdono en la Akademio de Esperanto. (La siatempa Akademi-prezidanto decidis apliki la Akademi-statutan regulon pri lingva novaĵo[12]. Estas kelkaj neologismoj (do formoj novaj) ne oficialigitaj, pri kiuj la Akademio de Esperanto deklaris toleron almenaŭ kondiĉan; ekzemple: dekor'[13][11], konvers'[13][11], -i'[11], un'[14] kaj sign(okombin)oj aliaj[15], ol tiuj difinitaj en la Fundamento de Esperanto.

Historia difino de 1934 redakti

Jen la difino de Kálmán Kalocsay el la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (mallongigoj malŝlositaj). Ĝi bone klarigas la bazan kaj ĉiaman diskuton pri neologismoj inter esperantistoj, al kiu Kalocsay mem partoprenis sur la flanko de la "neologismemuloj" kontraŭ la "ortodoksuloj" aŭ "tradiciemuloj". La alluditan "apartigo(n) de la 'poeziaj vortoj'" li mem realigis per sia Parnasa Gvidlibro, verkita kun Gaston Waringhien kaj menciita en la artikolo.

Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konforme al la libera evoluo de Esperanto, neologismon povas enkonduki ĉiu Esperantisto: pri la prospero de la nova vorto decidas la Esperantistaro, per ekuzo aŭ per malagnosko. Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort-aplikojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la „poeziaj vortoj“, t e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, almenaŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vulgara lingvo povus resti neembarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poeziajn vortojn, signendajn en ĉiu vortaro per vinjeto, devus lerni nur literaturema Esperantisto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke ĉiu verko estus klarigita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliakrigata antipatio kontraŭ la poezia vortriĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia. Zamenhof mem estis tre tolerema kontraŭ neologismoj, li avertis sole: "ne tro krude, ne tro multe per unu fojo". Jen kelkaj citaĵoj de li: „mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj. . .“ (Originala Verkaro [OV] p. 245); "neologismoj . . . nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron" (OV p. 249). "Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, danke al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo." (OV p. 408). "Tiu ĉi permeso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi per ĝi." "Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado." (OV p. 429).

La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi; vizaĝŝmiraĵo: ŝminko).

2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj laco; sturmi kaj ataki).

3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj medite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj).

4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzataj vortoj, mal-kunmetojn (stulta: malsprita; kvereli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (apelacio: apeli; situacio: situi; dekoracio: dekori; federacio: federi; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskripcio: proskribi). Tie ĉi oni povus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro; mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gimnastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.

6. Kvankam ĝis nun [tio estas ĝis 1934] ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstarigo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neergaard proponas ekzemple la sufikson -ik por signi profesion (danciko, ĝardeniko, ĵurnaliko). Same oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre-, por diri prediro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson -esk (japaneska, vireska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozicion graŭ (laŭ la volo, por la bono de . . .). Sed tio estas vere la „muziko de l' estonteco“.

7. Krome, per la plivastiĝo de Esperanto, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvidlibro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; trampo: ĉifona malzorgita ulo; paŭti: malkontente silentadi; mungi: nazpurigi; maroto: amata ĉevaleto). KALOCSAY.

Listoj redakti

Kelkaj verkistoj konsciaj pri siaj uzoj de neologismoj aŭ novaj vortoj, listigas kelkajn piedpaĝe aŭ librofine por helpi la leganton aŭ almenaŭ por konfirmi sian konscion pri la neologismeco de tiuj vortoj.

Tiele ekzemple William Auld listigis por Unufingraj Melodioj la jenajn: anakoreto, arvikolo, aŭkuparo, brizo, burno, bruska, dista, egocentra, elano, enorma, farniento, fatraso, fola, friska, gaŭfo (golfo), giri, glaŭka, hanti, horto, hulo, insolenta, kaputa, karavelo, klaroskuro, kojono, koŝmaro, kroki, lirlo, maroto, opresi, rojni, rubekolo, tenebro kaj vringi, sen enkalkuli aludojn aŭ proprajn nomojn. El tiu listo multaj jam estis tre uzataj, kiel dista, egocentra, elano, enorma, kaj aliaj, kio gravas konsiderinte ke la menciita verko estas de 1960.[16]

Gaston Waringhien en "Glosareto" de Beletro, sed ne el katedro, sen enkalkuli la proprajn nomojn, pri kiuj la aŭtoro iom klarigas, estas la jenaj vortoj, inter kiuj kelkaj nur kun duaranga senco: afina, agapo, aj!, alter-ego, aramea, atrabilo, boreala, brutala, burso signife monujon, eskatologio, fantasta, feluko, fu!, gazalo, girfalko, glosolalio, ĝenro, ĝermana, ĝino kiel feo de araba rakontaro, hajko, hipo-, hipoĥondro, holmo, horto, hotelo kiel domego de riĉulo, bulo, karavelo, konstitucio kiel homa korpokondiĉo, koplo, korteza, kraŭlo, krifo, krino, lido, -logo, -logio, loza, mistranĉo, musketero, noci, okult-romano, paladino, paramioklonio, peripetio, pintumo, primavero, proksimumo, rafinismo, rimorso, robaio, rojo, ronĝi, ruro, salono kiel literatura etoso, sartrismo, sencoturno, senrjuo, serendipeco, sisterona, skoldi, sob, sonalterno, sor, splendi, stavo, svaga, utao, zimozo.[17]

Literaturo redakti

La speciala faka literaturo pri la temo "neologismoj en Esperanto" estas tiel ampleksa, ke ne decas citi unuopajn verkojn. Vd. la titolojn en la Kolekto por Planlingvoj (IEMW) kaj en EBEA (eksteraj ligiloj malsupre). Tamen eblas memorigi pri la novelo Neologisme [Lorjak 1975], la rakonto Neologismo [Johansson 1996: 60-62], Simpligita anatomio [Schwartz 1949] kaj la teatraĵo Lingva evoluo [Baghy 1933: 207].[18]

La muzikgrupo La Perdita Generacio kelkfoje uzis neologismojn en siaj kanto-tekstoj: vidu la sekcion § Neologismoj en tiu artikolo.

Famaj verkoj kun abunda uzado redakti

Referencoj redakti

  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.
  2. Paĝo 160.
  3. Paĝo 165.
  4. La tuto ankaŭ en Aleksandro Melnikov. Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi? Eseo pri esperantaj leksikaj novismoj kaj neologismoj kun emfazo de iliaj fontoj. Beletra Almanako (BA16|16), februaro 2013. pp. 57-76.
  5. sama deveno
  6. Kaj ankaŭ ĉe Beletra Almanako (15), oktobro 2012. pp. 165-172.
  7. Paĝo 179.
  8. Paĝo 181.
  9. Paĝo 185.
  10. Laŭ Bußmann, Hadumod (20023): Lexikon der Sprachwissenschaft, Stuttgart, Alfred Kröner Verlag, p. 402, estas tiel, ke lokaj kaj tempaj prepozicioj konsistigas fermitan vortklason kun leksika signifo.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Albault, André (1976): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press. Elektronika redono . Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
  12. Laŭ Duc Goninaz, Michel; Albault, André (1992): Esprimo de la aganto en komplementa funkcio. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – no 11 – Aktoj de la Akademio III (1975-1991). Sablé-sur-Sarthe. Coconnier. Elektronika redono. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
  13. 13,0 13,1 Waringhien, Gaston; Albault, André (1967): III. Komunikajhoj de la Akademio al la gazetaro. 3. La Akademio alprenis decidojn. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 9 – Aktoj de la Akademio I 1963-1967. Roterdamo, Zwaagers. Elektronika redono. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
  14. Albault, André (1976): Baza Radikaro Oficiala. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press. Elektronika redono. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
  15. Corsetti, Renato; Dasgupta, Probal; Moon, Brian; Mattos, Geraldo (2007): Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio. En: Akademio de Esperanto – Oficialaj informoj Numero 6 – 2007 01 21. Elektronika redono. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
  16. Citita en William Auld, En Barko Senpilota, Edistudio, Pizo, 1987, paĝoj 831-832.
  17. Gaston Waringhien, Beletro, sed ne el Katedro, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno. Dua eldono, 1987. 263 pp. Kolekto Stafeto 4. pp. 248-258.
  18. Cititaj en Aleksandro Melnikov, Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi? Eseo pri esperantaj leksikaj novismoj kaj neologismoj kun emfazo de iliaj fontoj., Beletra Almanako (16), februaro 2013. Noto 13 en p. 65.
  19. Abel Montagut, La enigmo de l'ar@neo. IEM. Vieno, 2003. ISBN 3-01-000030-8. Glosoj en paĝoj 273-278.

Komparu kun redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti