Neoplasmo
(Alidirektita el Neoplazio)
En medicino, neoplasmo[1] estas nenormala kreskaĵo de histo. Formiĝo de nova histo nomiĝas neoplazio.[2] Neoplasmo de sufiĉa amaso nomiĝas tumoro; maligna tumoro nomiĝas kancero.
Neoplasmo | |
---|---|
Kojla kancero, ekzemplo de neoplasmo | |
KIM-10 | C00–C97, D00–D48 |
Priskribo
redaktiNeoplasmo estas ajna nenormala, troa kaj ĉelmultoblo, kies kresko ne rilatas la ĉirkaŭan histon. Neoplasmo daŭre kreskas, eĉ se foriĝas la origina stimulo estiginta ĝin.
Klasifiko
redaktiKIM-10 klasifikas neoplasmojn en kvar tipojn:
- benigna neoplasmo
- enloka neoplasmo
- maligna neoplasmo
- neoplasmo aŭ necerta aŭ nekonata konduto
Etimologio
redaktiLa termino neoplasmo devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σμᾰ plásma “formitaĵo”. Simile, la termino neoplazio devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σῐς plásis “formado”.