ekozono ampleksanta Sudamerikon kaj parton de Centramerikon
La neotropiso[noto 1], neotropisa ekozono aŭ novtropiko[1] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [noto 2].
La neotropisa ekozono (verde).Situo de la neotropisa ekozono.Mapo montranta la ses florajn regnojn.
La neotropisa ekozono ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la nearktisa ekozono, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.
Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.
Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la neotropiso, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la neotropiso inkluzivas kolibrojn (familon Trochilidae) kaj trogloditedojn (familon Troglodytidae).
Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas :
↑ Tute ne temas pri ekskluzive tropika regiono, nek pri iu "nova tropiko" ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, dezertegajn, altamontarajn kaj eĉ subpolusajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivata de la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Neotropis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
↑france Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 365, ISBN 2-271-05816-3
Néotropical (adj.)
1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant au Néotropis. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Néotropical (adjektivo)
1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion respondanta al Neotropis. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
angle Cox, C. Barry; Peter D. Moore 1985 : Biogeography. An Ecological and Evolutionary Approach (Fourth Edition). Blackwell Scientific Publications, Oxford.
angle Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC.
angle Schultz, J. 2005 : The Ecozones of the World, Springer, Berlin Heidelberg New York, 2n ed. ISBN 3-540-20014-2.