Nepala Esperanto-Asocio
Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) estas fondita en 1990 kaj Landa Asocio de UEA ekde 2006 [1].
Nepala Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 1990 vd | |
Lando(j) | Nepalo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Frua historio
redaktiEsperanto en Nepalo venis en la jaro 1957, danke al Tibor Sekelj. Dum lia vojaĝo al Nepalo, li instruis al kelkaj junuloj. La fino rezultis je fondiĝo de Katmandua Esperanto-Societo. Tirtha Raj Onta prezidis ĝin kaj Shree Prasad Shrestha estis ĝia sekretario. Poste venis Simo Milojeviĉ kiu instruis dum ok monatoj al pli ol ducent studentoj. Poste la movado stagnis pro diversaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon po-parte.
Ekde la fondiĝo de NEspA en 1990
redaktiEn la jaro 1990 venis Joachim Werdin el Pollando por instrui Esperanton en Katmando. Lingva Instituto Quest donis ĉambron por la instruado. Lernis ĝin proksimume cent homoj. Je la fino de la kurso, novaj lernantoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Tio estis historia paŝo ke ĉiuj komencintoj revis krei landan asocion el pecoj.
Pradip Paudyal estis ĝia unua prezidanto. Dua vizito de Werdin en Nepalo dum 1991 plifortigis la asocion kaj ĝian movadon, kiam okazis kursoj en Katmando kaj en Patano kaj pli ol cento da junuloj denove lernis ĝin. Krome okazis la unua kongreso de NEspA kaj ĝi eldonis sian bultenon "Montejo". La membroj renkontiĝis dum sabatoj kaj praktikadis la lingvon kaj la estraro kunvenas ĉiu-monate. Ĝi havis sian oficejon unue en Kamal Pokhari, kaj poste en Maididevi.
De 1994, Nepalaj geesperantistoj daŭre partoprenas al Universalaj Kongresoj, danke al subtenoj de diversaj organizaĵoj kaj ankaŭ danke al helpo de NEspA mem. Estis ok nepalanoj en la 79-a UK en Pekino.
En 1995 okazis la unua Internacia Himalaja Renkontiĝo kiu venigis dekojn da geesperantistoj el diversaj landoj kaj ĝuante la lingvon kaj diskutante pri la movado, ili piedvagadas ĉirkaŭ la montaro. Daŭras la tradicio okazigi ĝin en ĉiu dua jaro.
Novaj fondiĝoj ekde 2002
redaktiJunuloj de NEspA sukcesis je fondiĝo de Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis ĝia unua prezidanto. La junulara movado ankaŭ samtempe ampleksiĝas. Ili jam partoprenis en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian bultenon Templo.
En 2002 NEspA fondis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara kaj en Itahari. Ili en siaj vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj Pokhara filioj respektive.
Troviĝas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en Nepalo: nepalesperanto (kun 219 membroj) kaj nepalaj-esperantistoj kaj ankaŭ kelke da anoj blogas en Esperanto.
NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 aŭgusto 2005. Entute partoprenis 171 geesperantistoj en la kongreso. Antaŭ tio, okazis Antaŭkongresa Renkontiĝo.
La 9a IHR okazis en februaro 2009 en kiu partoprenis 30 eksterlandanoj kaj ĉ 10 nepalanoj.
Nombro de lernintoj kaj membroj
redaktiDanke al daŭra instruado de NEspA, proksimume kvin mil jam lernis la lingvon en la pasintaj 23 jaroj kaj uzas ĝin en siaj vivoj laŭvole. Venis ĉirkaŭ kvardek membroj de NEspA al ĝia jara la 5an decembro de 2009. Estas la nuna laboro de NEspA revenigi lernintojn al NEspA kaj al la Esperanto-movado ĝenerale.
Aktuala Esperanto-vivo
redaktiNun Indu Thapaliya prezidas la asocion.
Okazas Esperanto-kunveno ĉiu satabe tagmeze ĉe ĝia oficejo en kvartalo Thamel. Venas ĉirkaŭ 5-10 personoj.
Tri personoj - Indu Thapaliya, Poshraj Subedi kaj Himlal Parajuli - partoprenis en la 94a Universala Kongreso de Esperanto, en Bjalistoko, Pollando.
Referencoj
redakti- ↑ laŭ https://uea.org/landoj/nepalo kaj laŭ la Jarlibro 2007
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Facebook-paĝo de Nepala Esperanto-Asocio
- retejo de Nepala Esperanto-Asocio Arkivigite je 2011-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Razeno