Temas pri...Nereidoalidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri natura satelito de Neptuno. Por informoj pri la personoj de la helena mitologio, vidu la artikolon Nereidinoj.

Nereido estas la tria natura satelito de la planedo Neptuno laŭ grando. Ĝi estis malkovrita la 1-an de majo 1949 de la astronomo Gerard Peter Kuiper, kaj estis tiel nomita honore al la Nereidoj, nimfoj de la maro laŭ la helena mitologio.

Nereido
Natura satelito  de Neptuno (II)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
natura satelito de Neptunoneregula satelito
Oficiala nomo Neptuno II[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Nereidinoj vd
Malkovro
Malkovrinto Gerard Peter Kuiper[1]
Dato de malkovro 1-a de majo 1949[1]
Loko de malkovro Fort Davis[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,513,787 km (0.03685 AU)
1 372 000 km (0,00917 AU)
9 655 000 km (0,06454 AU)
Discentreco 0,7507 (epoko: 2000)
0,7469 (epoko: 2008)
Klinangulo 32,55° (rilate al la ekvatoro de Neptuno)
Periodo 360,1362 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 340 ± 50 km (averaĝe)
Maso
- Denso
~3,1 × 1019 kg
~1,5 × 103 kg/m3
Rotacia periodo 0,48 tagoj (11h 31min)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~50 K (supozeble)
Albedo
Geometria albedo
0,155
0,155 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 18,7[2]
vdr

Pro la granda distanco inter Nereido kaj la itinero de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la ununura sondilo kiu esploris la sistemon de Neptuno (dum 1989), ne disponeblas altkvalitaj fotoj de la luno; la bildoj duonvidebligas ties neregulan formon, sed ne eblas rekoni ajnan geologiaĵon sur ties surfaco.

La nereida orbito estas unu el la plej discentraj en la konata sunsistemo; tial supozeblas, ke la luno estas asteroidokuiperbeltobjekto kaptita de la neptuna gravito, aŭ ke ĝian orbiton forte influis la kapton de Tritono fare de Neptuno.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)