Nesslau-Krummenau

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Nesslaŭ-Krummenaŭ)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nesslau-Neu St. Johann (stacidomo) kaj Krummenau (stacidomo).

Nesslau-Krummenau (en Esperanto ankaŭ Neslaŭo-Krumenaŭo[mankas fonto]) estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo konsistas el la municipoj Nesslau (poŝtkodo 9650, en Esperanto ankaŭ Neslaŭo), Krummenau (poŝtkodo 9643, en Esperanto ankaŭ Krumenaŭo), Nov-Sankt-Johano (poŝtkodo 9652, germane Neu St. Johann) kaj Ennetbühl (poŝtkodo 9651).

Nesslau-Krummenau
Blazono de Nesslau-Krummenau
Preĝejo de Nesslau
Preĝejo de Nesslau
former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 13′ 30″ N 9° 12′ 0″ O / 47.22500 °N, 9.20000 °O / 47.22500; 9.20000 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 30″ N 9° 12′ 0″ O / 47.22500 °N, 9.20000 °O / 47.22500; 9.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3374
Areo 80,63 km²
Alteco 759 m super marnivelo
Poŝtkodo 9650 / 9651 / 9652 / 9643
Komunumkodo 3358
Mapo de Nesslau-Krummenau
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Ennetbühl

La komunumo Nesslau-Krummenau situas en la Supra Togenburgo ĉe la kunfluejo de la riveroj Turo (rivero) kaj Luteren. La tereno de la komunumo etendiĝas ĝis la Montpasejo Schwägalp. Dum la vilaĝoj Krummenau, Nesslau kaj Nov-Sankt-Johano situas en la valo de turo kaj pli-malpli kunkreskis, Ennetbühl situas oriente en la vlo de Luteren ĉe la pasejstrato al Schwägalp. Kun areo de 80,63 km² ĝi estas la tria plej granda komunumo de la Kantono Sankt-Galo laŭ areo.

Trafiko redakti

La stacidomo Nesslau-Neu St. Johann estas la finhaltejo de la linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj, kiu komenciĝas en Wil SG kaj la komencpunkto de la poŝtaŭtolinio trans la Montpasejo Wildhaus al Buchs SG. La plej alta monto sur la teritorio de la komunumo estas kun alteco de 2158 m super la marnivelo Silberplatten en la montarmasivo Alpstein.

Historio redakti

La unua skriba mencio de la nomo Nesslau kiel Nesselŏve datiĝas el la jaro 1261 el la tiel nomita Sankt-Johana dokumento, kiam bienestro vendis sian havaĵon al la Monaĥejo Sankt-Johano (tiam Malnov-Sankt-Johano). La nuntempa komunumo Nesslau-Krummenau estiĝis en la jaro 2005 per kunfandiĝo de la antaŭa municipo Nesslau kun la komunumo Krummenau, kiu konsistis el la municipoj Krummenau, Nov-Sankt-Johano kaj Ennetbühl.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti