Nestos (rivero)

(Alidirektita el Nestos)

La rivero nomata Nestos (Νέστος) en la greka lingvoMesta (Места) en la bulgara, historie ankaŭ nomita la Mesta Karasu en la osmanida turka, estas rivero en suda Bulgario kaj norda Grekio. Ĝi naskiĝas en la montoĉeno Rila kaj en ĝenerala direkto suden respektive sudorienten fluas en la Egean Maron proksime de la insulo Thasos. La longo de la rivero estas 230 kilometroj el kiuj 126 situas en Bulgario kaj la resto en Grekio. Ĝi formas riverajn gorĝojn en la montoĉenoj Rila kaj Pirin.

Nestos resp. Mesta
mapo
rivero
Bazaj informoj
Situo en suda Bulgario kaj norda Grekio
Longeco 230 km
Fluo
Fonto en la montoĉeno Rila
Enfluejo en la Egean Maron proksime de la insulo Thasos
Geografio
Map
vdr