Neuf-Mesnil estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 381 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Neuf-Mesnil
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Hautmont
INSEE kodo 59424 [+]
Poŝtkodo 59330
Kodo laŭ INSEE 59424
Politiko
Urbestro S-ro Daniel Leferme
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 381 (1 999)
Loĝdenso 1 141 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°16′01″N 3°54′31″O  /  50.26694°N, 3.90861°O / 50.26694; 3.90861 (Neuf-Mesnil) (mapo) Koordinatoj: 50°16′01″N 3°54′31″O  /  50.26694°N, 3.90861°O / 50.26694; 3.90861 (Neuf-Mesnil) (mapo)
Alto 140 m - 163 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1,21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Neuf-Mesnil en Francio
50° 16′ 01″ Nordo 3° 54′ 31″ Oriento / 50.2669444444 °N, 3.90861111111 °O / 50.2669444444; 3.90861111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neuf-Mesnil [+]
vdr

Geografio redakti

Neuf-Mesnil estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Neuf-Mesnil troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Neuf-Mesnil etendiĝas sur 1,21 km².

Historio redakti

La 3-an de aŭgusto 2008, grava tornado trafis la urbetojn Hautmont, Neuf-Mesnil, Maubeuge kaj Boussières-sur-Sambre. Ĝi kaŭzis la mortojn de tri homoj (alia mortigis sin pro la katastrofo). Ĝi difektis entute 1 584 domojn kaj apartamentojn, el kiuj 291 estis tute detruitaj.

Administrado redakti

Neuf-Mesnil apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti