Neusiedl am See
Neusiedl am See, hungare Nezsider (neĵider) estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la samnoma distrikto Neusiedl am See, kies distriktejo ĝi estas.. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 8 235 loĝantoj.
Neusiedl am See | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Aŭstrio | ||
Federacia lando | Burgenland | ||
Distrikto | Neusiedl am See | ||
Adreso | Hauptplatz 1
7100 Neusiedl am See | ||
Poŝtkodo | 7100 | ||
Aŭtokodo | ND | ||
Telefonkodo | +43 2167 | ||
Kodo laŭ OM | 10713 | ||
Kodo laŭ NUTS | AT112 | ||
Retpaĝaro | www.neusiedlamsee.at | ||
Politiko | |||
Urbestro | Elisabeth Böhm (SPÖ) | ||
Konsilantaro (2012) (25 membroj) | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 584 (1-a de januaro 2015) | ||
Loĝdenso | 144 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 57′ N, 16° 51′ O (mapo)47.94861111111116.843055555556Koordinatoj: 47° 57′ N, 16° 51′ O (mapo) | ||
Alto | 133 m | ||
Areo | 56,99 km² (5 699 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
SituoRedakti
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe bordo de Lago Fertő, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pamhagen-Bruck A.D.L., aŭtoŝoseo inter Vieno-Budapeŝto estas proksime.
HistorioRedakti
Laŭvice vivadis tie keltoj, avaroj kaj hungaroj. Komence la hungara nomo estis Fertőfőszombathely (=Fertő-kapo-Szombathely), la kapo prezentis tion, ke la loko estis ĉe kapo de la lago, la finaĵo signifis, ke en sabato estis foiro. Komence la setlejo apartenis al la hungara reĝo. En la 14-a jarcento la komunumo apartenis al Habsburgodevena hungara reĝino Agnesa havanta burgon. La alvenintaj aŭstroj nomumis la lokon Neusiedl (=nova kolonio), kiun la hungaroj mise prononcis "neĵider". Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la komunumon en 1709. Ĝis 1921 Nezsider apartenis al Moson, al distrikto de Nezsider, kies distriktejo estis.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
FamulojRedakti
En iama Nezsider naskiĝis hungara ornitologo Titusz Csörgey.