Neustadtl an der Donau

komunumo en Malsupra Aŭstrio

Neustadtl an der Donau estas bazara komunumo en distrikto Amstetten en Malsupra Aŭstrio. Komence de 2014 ĝi havis 2.100 loĝantojn.

Neustadtl an der Donau
Preĝejo en Neustadtl
Preĝejo en Neustadtl
Preĝejo en Neustadtl
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Aŭstrio
Distrikto Amstetten
Ĝemelurboj Novurbo en Eŭropo
Poŝtkodo 3323
Aŭtokodo AM
Telefonkodo 07471
Kodo laŭ AGS 3 05 21
Retpaĝaro www.neustadtl.at
Demografio
Loĝantaro 2 143  (2018) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 12′ N, 14° 54′ O (mapo)48.19333333333314.902777777778Koordinatoj: 48° 12′ N, 14° 54′ O (mapo) [+]
Alto 507 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 47,87 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono MET
Neustadtl an der Donau (Malsupra Aŭstrio)
Neustadtl an der Donau (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Neustadtl an der Donau
Neustadtl an der Donau
Situo de Neustadtl an der Donau
Neustadtl an der Donau (Aŭstrio)
Neustadtl an der Donau (Aŭstrio)
DEC
Neustadtl an der Donau
Neustadtl an der Donau
Situo de Neustadtl an der Donau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neustadtl an der Donau [+]
vdr

La komunumo situas sur la alt-ebenaĵo Neustadtler Platte, kiun Danubo parte trarompas, parte ĉirkaŭfluas laŭ duoncirklo kun radiuso de kvar kilometroj. Neustadtl situas proksimume en la centro de tiu duoncirklo. La komunumaj partoj Freyenstein kaj Hößgang situas ĉe Danubo, do nur 230 ĝis 240 metrojn super marnivelo, malpli ol la duonon de la komunuma centro.

Al la komunumo apartenas la neloĝata danuba insulo Wörth ĉe Hößgang; ĝi longas ĉirkaŭ 750 metrojn kaj dividas la Danubon al du proksimume samlarĝaj brakoj.

Neustadtl an der Donau membras en la urbo-partnereca laborgrupo Novurbo en Eŭropo.

Setla strukturo redakti

Neustadtl konsistas el jenaj setlejoj (parenteze la loĝantaro je 2011-10-31):

  • Berghof (206)
  • Freyenstein (106)
  • Hößgang (144)
  • Kleinwolfstein (287)
  • Nabegg (264)
  • Neustadtl-Markt (492)
  • Neustadtl-Umgebung (180)
  • Schaltberg (154)
  • Windpassing (251)

Neustadtl-Markt kaj Neustadtl-Umgebung kune formas unu katastrejon, la aliaj partoj estas apartaj katastrejoj.

Eksteraj ligiloj redakti