Nevara lingvo

lingvo de la ĉin-tibeta lingvaro, parolata en Nepalo

Ne konfuzenda kun Nepala lingvo.

Nepala lingvo
नेपाल भाषा
Nepâlbhâsa
lingvo • moderna lingvo
Newari-Thangmi
Parolata en Nepalo, Barato
Parolantoj 1 000 000
Denaskaj parolantoj 1 miliono
Skribo nagario, Ranjana
Lingvistika klasifiko
Genetika klasifiko:

Ĉinotibeta
   Tibetobirma
       Himalaja
           Nepala

Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 new
  ISO 639-3 new
  SIL NEW
  Glottolog newa1247
Angla nomo Newar
Franca nomo newari
vdr
Antikva reĝa palaco en Katmanduo
Antikva reĝa palaco en Katmanduo

La nevara lingvo, oficiale konata en Nepalo kiel नेपाल भाषा (Nepāl bhāsā) aŭ nepalbasa lingvo [1], estas unu el la ĉ. 500 ĉinotibetaj lingvoj parolata de la nevaroj, la indiĝenaj loĝantoj de la Katmandua Valo kaj ĉirkaŭaj regionoj (Provinco Bagmati) en Nepalo. Ĝi ankaŭ ofte nomiĝas 'NewarNewari. Newah Bhaaye estas la esprimo uzata por la nepalbasa fare de ĝiaj denaskaj parolantoj. La tuta nombro de parolantoj de la nepalbasa estas ĉ. 850 000 homoj, inkluzive de 825 000 homoj en Nepalo.(2001, censo) kaj en Barato ĉ. 14 000 homoj (2007, takso).

La nepalbasa apartenas al la tibetobirma grupo de lingvoj. Ĝi estas la sola tibetbirma lingvo skribita per la nagaria alfabeto. Oni ne konfuzu ĝin kun la nepala lingvo, la nuna oficiala lingvo de Nepalo, kiu apartenas al la hindarja lingvaro.

Nepalobasa kontraŭ nepala lingvoj redakti

La oficiala lingvo de Nepalo nuntempe estas la nepala, ne la nepalbasa, kiu estas la plej granda kaj ŝtata lingvo de Nepalo, kaj kiu estas parto de la hindirana grupo de la hindeŭropaj lingvoj. Ĉi-lasta ricevis la nomon "nepala" post la translokigo de la ĉefurbo de la gurkoj al Katmanduo.

Kvankam "Nepalo Bhasa" laŭvorte signifas "nepala lingvo", la lingvo ne estas la sama kiel la nepala (en la nagaria skribo/devanāgarī: नेपाली), la nuna oficiala lingvo de la lando. La du lingvoj apartenas al malsamaj lingvaj familioj (la ĉinotibeta lingvaro kaj hindeŭropa lingvaro, respektive), sed jarcentoj de kontakto inter la lingvoj rezultis en grava korpuso de komuna vorttrezoro. Ambaŭ lingvoj havas oficialan statuson en Katmanduo.

Historio redakti

La nepalbasa estis la oficiala kaj administracia lingvo de Nepalo sub la dinastio Malla de la 14-a ĝis la 18-a jarcentoj, kiam la gurkoj gvidataj de Prithivî Nârâyan Shâh invadis la Katmanduan valon.

Sub la regado de Rânâ-popolo ĝis1950, la nepalbasa estis malpermesita kaj eĉ nun ĝi konstante malfortiĝas. Tamen ĉi tiu lingvo ankoraŭ estas parolata en la ŝtato Sikimo (Barato) kaj en Darĵiling (nordokcidenta Bengalio), samkiel en la ĉina distrikto de Nyalam ( 聂拉木县 - Nyalam Xi'an).

De la frua 20-a jarcento ĝis demokratiigo de la lando en 2006, la nevara lingvo suferis de oficiala subpremado[2] kaj verkado en la lingvo estis malpermesita, samkiel ĝia iama skribo (nepal lipi) [3].

De 1952 al 1991, la procento de nevarparolantoj en la Kathmandua Valo fals de 75% al 44%[4] kaj hodiaŭ (2021) la nevara kulturo kaj lingvo estas minacataj[5]. UNESKO enlistigis la lingvon kiel "sendube endanĝerigita"[6].

Literaturo redakti

  • Jayaprakash Malla
  • Sukraraj Shastri
  • Siddhicharan Shrestha
  • Dhooswan Sayami
  • Basu Pasa
  • Durga Lal Shrestha

Siddhidas Mahaju kaj Chittadhar Hridaya estas du renomaj poetoj.

Klasifiko redakti

La nepalbasa lingvo apartenas al la tibetobirma grupo sub la ĉinotibeta lingvaro. La tibeta lingvo havis gravan influon sur ĉi tiu lingvo pro jarcentoj da komercaj rilatoj kun Tibeto.

Nepalbasa lingvo Esperanto
Jewjalpa Saluton
Chhigu na chu kha? Kio estas via nomo?
Jigu ne _____ b Mia nomo estas

Klasika nevara lingvo redakti

La klasika nevara lingvo estas la nomo por la literatura formo de la lingvo. Ĝi ne plu estas parolata aŭ skribata, sed ĝi estas studobjekto por historiistoj kaj filologoj.

Skribsistemoj redakti

La nepalobasa lingvo estas skribita helpe de diversaj alfabetoj/skriboj, de kiuj la ĉefaj estas la skriboj brahmia, golmola, ranjana, la praĉalita kaj ĉefe la nagaria skribo (devanagari) kiu estas la nuntempe plej uzata alfabeto por tiu lingvo, Ĉiuj ĉi tiuj skriboj estas skribataj de maldekstre dekstren.

La brahmia skribo estas la plej malnova kaj ĉiuj aliaj skriboj devenas de ĝi. Devanagari aŭ la nagaria skribo estas nuntempe la plej uzata skribo, ĉar ĝi estas la oficiala alfabeto uzata nuntempe en Nepalo, kaj ankaŭ uzata en la najbara Barato. La ranjana alfabeto, aliflanke, estis la plej uzata en la pratempo, kaj hodiaŭ spertas revigliĝon pere de studoj kaj esploroj en Nepalo. La praĉalita alfabeto, simila al devanagari, daŭre estas uzata, dum la brahmia kaj golmola alfabetoj nun estas tre raraj.

Terminologio redakti

La nevara lingvo velkis, ĉar la ŝtato elektis la gorkalan (gorkhali) kiel la nacia nepala lingvo, konata sub la nomo 'nepalia lingvo'. En la 1920-aj jaroj, la nomo de la lingvo sciita kiel Khas Kura, Gorkhali aŭ Parbatiya estis ŝanĝita al nepalia lingvo.

La 8-an de septembro 1995, sekve de jaroj da lobiado por uzi la malnovan nomon, la registaro decidis ke la nomo Nepalo Bhasa devus esti uzata anstataŭ nevara[7]. Tamen, la Centra Buroo pri Statistiko de Nepamo ne aplikas tion[8].

Referencoj redakti

  1. (en) Maharjan, Resha (2018). The Journey of Nepal Bhasa: From Decline to Revitalization (M.Phil. thesis). UIT The Arctic University of Norway.
  2. (en) Tumbahang, Govinda Bahadur (2010). "Marginalization of Indigenous Languages of Nepal" (PDF). Contributions to Nepalese Studies. 37 (1): 73–74.
  3. (en) Tuladhar, Prem Shanti (2000). Nepal Bhasa Sahityaya Itihas: The History of Nepalbhasa Literature. Katmanduo: Nepal Bhasa Akademio. ISBN 99933-56-00-X, paĝo 14.
  4. (en) Malla, Kamal P. "The Occupation of the Kathmandu Valley and its Fallout". paĝo 3, akrivita de la originalo (PDF), la 8-an de januaro 2016.
  5. (en) Grandin, Ingemar. "Between the market and Comrade Mao: Newar cultural activism and ethnic/political movements (Nepal)" (PDF).
  6. (en) "UNESCO Atlas of the World's Languages in Danger".
  7. (en) "It's Nepal Bhasa", The Rising Nepal, la 9-an de septembro 1995.
  8. (en) "Major highlights" (PDF). Central Bureau of Statistics, arkivita de la originalo (PDF), la 17-an de julio 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Nevara-nepalia-angla vortaro