Nov-Ĵerzejo
Nov-Ĵerzejo (angle New Jersey [nu ĜERzi]) estas usona ŝtato. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj, sed ĝi havas la plej altan loĝdenson (8,41 milionoj sur 22.608 kvadrataj kilometroj). Ĝi fariĝis la 3-a ŝtato de Usono la 18-an de decembro 1787.
Nov-Ĵerzejo Ŝtato de Nov-Ĵerzejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Garden State (La Ĝardeno Ŝtato | |||||
![]() | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Oficiala(j) lingvo(j): | angla | ||||
Plej granda urbo | Newark | ||||
Ŝtatestro | Philip Murphy | ||||
Areo | 22 591 km² (47) | ||||
- Tero | 19 047 km² | ||||
- Akvo | 3 544 km² (15,7 %) | ||||
Loĝantaro (2010) | |||||
- Loĝantaro | 9 288 994 (11-a) | ||||
- Denso | 488 /km² (1-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 18-an de decembro 1787 | ||||
- Ordo | 3 | ||||
Horzono | Orienta tempo: UTC -5/-4 | ||||
Latitudo | 38°56′ N to 41°21′ N | ||||
Longitudo | 73°54′ U to 75°34′ U | ||||
Larĝeco | 112 km | ||||
Longeco | 273 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | High Point ("Alta Punkto"), 550 m | ||||
- Meza alteco | 80 m | ||||
- Plej malalta | Atlantika Oceano, 0 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | NJ | ||||
- ISO 3166-2 | US-NJ | ||||
Retejo | [1] | ||||
GeografioRedakti
Nov-Ĵerzejo, estante inter du grandaj urboj, Filadelfio kaj Novjorko, estas unu el la plej riĉaj kaj dense urbaj ŝtatoj en Usono. En la nordoriento estas la antaŭurboj de Novjorko, en la sudokcidento estas la antaŭurboj de Filadelfio, en la mezo estas Princeton kaj en la oriento laŭ la oceano estas Atlantic City.
HistorioRedakti
La regiono kiu estas nun Nov-Ĵerzejo unue estis loĝata de la indiana tribo Lenapoj, kiu nomis ĝin Scheyichbi.[1] En la jaro 1630, la nederlandoj estis la unuaj eǔropanoj loĝantaj laǔ la okcidenta riverbordo de la Hudsono Rivero, kiel parto el ilia kolonio Nova Nederlando. La Novjorka kaj Novĵerzeja kampanjo konsistis el serio de bataloj por la kontrolo de Novjorko kaj la ŝtato de Novĵerzejo en la Usona Revolucia Milito inter britaj militfortoj sub estreco de la generalo Siro William Howekaj tiuj de la Kontinenta Armeo sub estreco de la generalo George Washington en 1776 kaj la vintraj monatoj de 1777.
Aktuala teknologioRedakti
Nov-Ĵerzejo havas la rafinejojn de Exon, la stabejojn de grandaj farmaciaj kompanioj (Merck, Bristol-Myers Squibb kaj aliaj) kaj la laboratoriojn de Bell Labs. Edisono mem ankaŭ havis siajn laboratoriojn en Nov-Ĵerzejo en la nuna Edison.
Inventoj el Nov-ĴerzejoRedakti
elektra lampeto, fonografo, kino, elektra gitaro, ladskatola supo, transistoro, kolora televido, vidbendilo.
FamulojRedakti
En Nov-Ĵerzejo mortis hungara-usona sociologo Károly Nagy.
ReferencoRedakti
- ↑ The Story of the Discovery of Scheyichbi. GET NJ. Arkivita el la originalo je January 4, 2014. Alirita February 8, 2013.