New Scientist (Nova Sciencisto) estas ĉiusemajna sciencpopulariga revuo en la angla lingvo. Ekde 1996 funkcias ankaŭ retejo, kie publikigataj estas aktualaj esploroj en scienco kaj teĥnologio por vasta legantaro.

New Scientist

emblemo

revuo
Speco interfaka revuo
Ĝenro scienca popularigo
Periodeco ĉiusemajne

Posedanto Reed Business Information
Establodato 1956
Posedata de RELX Group vd
Stabo Londono,  Britio
ISSN 0262-4079

Retejo newscientist.com
vdr

La revuo estis lanĉita en 1956[1] kaj estas publikigata fare de la eldonejo Reed Business Information. La centra oficejo situas en Londono, publikigataj estas usona, brita, aŭstralia kaj rusia eldonoj.

Distinge de la revuoj Science kaj Nature, New Scientist publikigas ankaŭ artikolojn kiuj ne estis kolege reviziitaj[2]. Enhavo de la revuo varias disde aktualaj esploroj kaj sciencaj novaĵoj ĝis spekulaĵoj pri teĥnikaj kaj filozofiaj temoj.

Referencoj redakti

  1. How New Scientist got started (angle). New Scientist (2006-11-16). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2012-09-02.
  2. Commentary: Editors must be our gatekeepers (angle). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2012-09-02.

Eksteraj ligiloj redakti