Newark (Nov-Ĵerzejo)
Newark estas urbo en kantono Essex, en membroŝtato Nov-Ĵerzejo (kies ĝi estas la plej granda urbo), en Usono.
Newark | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Nov-Ĵerzejo plej granda urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 311 549 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 647 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 44′ N, 74° 10′ U (mapo)40.735555555556-74.172222222222Koordinatoj: 40° 44′ N, 74° 10′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 3 m [+] | ||||
Areo | 67,040795 km² ( 670 4.0 795 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Newark, New Jersey [+] | |||||
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiNewark situas preskaŭ ĉe marbordo de Atlantika Oceano laŭ rivero Passaic, tial havanta apartan havenon.
Puritanoj fondis la komunumon en 1666. Newark, kiel urbo estiĝis en 1693. Ekde 1836 ĝi estas sidejo de Nov-Ĵerzejo. Tiutempe komenciĝis ankaŭ la industria evoluo kaj prospero de la urbo. Komence la ĉirkaŭaĵo estis marĉo, kiun paŝo post paŝo oni faris seka tero. Krom la industriaĵoj en la urbo funkcias ankaŭ universitatoj.
Vidindaĵoj
redakti- novgotika katedralo omaĝe al Sankta Koro
- muzeo pri la regiono kaj Tibeto
- publika biblioteko
- nubskrapuloj el la 1920-aj jaroj
- sinagogo kaj muzeo pri judoj
Klimato
redaktiNewark havas humidan subtropikan klimaton. La proksimeco de la oceano havas moderigan efikon, tial la vintro estas pli varma (averaĝe 3-6 °C). Somere estas 27-32 °C, foje 38 °C. Ĉiumonate estas pluvo (70–110 mm), vintre neĝo.
Trafiko
redaktiNewark havas internaciajn flughavenon kaj havenon. La urbo estas atingebla ankaŭ laŭ aŭtovojoj kaj vagonare.
Famuloj
redakti- naskiĝis en 1963 Whitney Houston, kantistino
- naskiĝis en 1943 Joe Pesci, aktoro
- naskiĝis en 1938 Connie Francis, kantistino
- naskiĝis en 1933 Philip Roth, verkisto
- naskiĝis en 1925 Bernard Golden, esperantisto
- naskiĝis en 1924 Sarah Vaughan, ĵazkantistino kaj pianistino
- naskiĝis en 1888 William Edward Baff, esperantisto
- naskiĝis en 1871 Stephen Crane, verkisto