Nezaŭhtezoma

fikcia rolulo de la verko Poemo de Utnoa
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nezaŭhtezoma estas fikcia rolulo, nome nejdo[1], de la verko Poemo de Utnoa de la kataluna verkisto Abel Montagut, publikigita en Vieno, Aŭstrio, en 1993 kaj originale verkita en Esperanto.[2] Temas pri miksaĵo aŭ ia kunfando inter Nezahualcóyotl (1402-1472) kaj Moktezumo (Moctezuma = Motecuhzoma en la origina lingvo). Ambaŭ estis estroj de la aztekoj respektive antaŭ kaj dum la alveno de la hispanoj al Meksiko. Do eblas referenci almenaŭ al ĉi tiuj du meksikaj regantoj samtempe. La historia Nezahualcóyotl estis, interalie, poeto, erudiciulo kaj arkitekto.

Notoj redakti

  1. laŭ la glosaro de la verko "ebla estaĵo (en paralela mondo), futureblulo".
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p.