Tiu ĉi artikolo temas pri kampurbo en distrikto Prostějov. Pri municipo en distrikto Klatovy temas artikolo Nezamyslice (distrikto Klatovy).

Nezamyslice estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Ĝia konsisto estas ankaŭ domaro Těšice. Vivas ĉi tie 1 484 loĝantoj (2023).

Nezamyslice
germane Nesamislitz
kampurbo
Preĝejo de sankta Venceslao, statuoj, kastelo kaj paroĥo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nezamyslice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Němčice nad Hanou
Historia regiono Moravio
Montaro Litenĉica montetaro
Situo Nezamyslice
 - alteco 204 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 32″ N 17° 10′ 24″ O / 49.32556 °N, 17.17333 °O / 49.32556; 17.17333 (mapo)
Areo 5,81 km² (581 ha)
Loĝantaro 1 484 (2023)
Denseco 255,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1276
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 26
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589764
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nezamyslice
Retpaĝo: www.nezamyslice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio devenas el la jaro 1276, sed ne pri la municipo, sed pri nobela familio, kiu skribiĝis laŭ Nezamyslice. En la jaro 1371 estas indikata burgejo. El la jaro 1749 estas konata sigelo. Per imperiestra patento Nezamyslice estis avancita en la jaro 1907 je urbeto, la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj por la tuta municipo; por la ties unuopaj partoj indikas tabeleto malpli supre, en kiu bildiĝas ankaŭ aparteneco de unuopaj partoj al la municipo aŭ sekva forŝiro.

Lokaj partoj 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj parto Nezamyslice 980 1127 1155 1269 1416 1469 1500 1306 1423 1396 1401 1291 1277 1434
Nombro de domoj parto Nezamyslice 152 174 183 200 210 222 277 304 324 350 366 400 401 466

Memorindaĵoj redakti

Transporto redakti

Ŝosea transporto redakti

Tra la teritorio de la kampurbo kondukas aŭtostrado D1 kaj ŝoseo I/47 en sektoro Vyškov - Kroměříž.

Plu tra ĉi tie kondukas ankaŭ ŝoseoj de la III-a klaso:

  • III/42811 Těšice - Tištín
  • III/42812 Víceměřice - Nezamyslice - Tištín
  • III/43313 Dřevnovice - fervoja stacio Nezamyslice - III/42812
  • III/43315 Těšice - Dřevnovice

Fervoja transporto redakti

Nezamyslice estas signifa fervoja nodo. Ĝi situas sur fervojlinio n-ro 300 Brno-Přerov kaj deflankiĝas ĉi tie ankaŭ fervojlinio n-ro 301 tra Prostějov ĝis Olomouc. En antaŭ nelonga historio ĉi tie deflankiĝis ankaŭ loka fervojo ĝis Morkovice, sed tiu estis nuligita kaj hodiaŭ estas sur ties korpo biciklovojo.

Estas ĉi tie larĝa propono de komunikiloj, personaj trajnoj Nezamyslice - Olomouc - Šumperk - Kouty nad Desnou, Nezamyslice-Přerov-Olomouc kaj Vyškov na Moravě-Nezamyslice. Haltas ĉi tie rapidtrajnoj Brno-Šumperk kaj semajnfinaj rapidigitaj trajnoj ĝis Frenštát pod Radhoštěm. En la labortagoj la propono de komunikiloj estas pli granda ol en la semajnfinoj.

Pluaj fotoj redakti