Ngaoundéré
Ngaoundéré aŭ N'Gaoundéré (esperante: Ngaundereo) estas grandurbo, universitata urbo kaj diocezo en Kameruno. Ĝi estas administra centro de la regiono. La loknomo signifas: umbiliko-monto.
Ngaoundéré | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 189 800 (2001) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)7.321388888888913.583888888889Koordinatoj: 7° 19′ N, 13° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 276 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ngaoundéré [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj: 7° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)7.316666666666713.583333333333
- Areo: km²
- Loĝantaro: 314.094 en 2010
- Supermara alteco: 1212 m
- Horzono: UTC + 1
Geografio redakti
Ngaoundéré situas en altebenaĵo en centra parto de la lando, kvazaŭ umbiliko de Kameruno.
Historio redakti
Ngaoundéré estis fondita en 1835 laŭ islama juro, sed pli frue diversaj indiĝenoj vivis tie. En la 1920-aj jaroj norvegaj misiistoj alvenis. En 1973 la trajno ekfunkciis, kiu liveris tuj evoluon.
Ekonomio redakti
Ngaoundéré estas urbo, kie trairas varoj. Ĉefvaroj estas bananoj kaj aliaj fruktoj. El nordo alvenas kotonoj kaj estas senditaj al sudo kune kun brutoj. En la proksimeco oni minadas baŭksitojn.
Klimato redakti
En Ngaoundéré tropika klimato regas, sed pro la alteco la vetero estas pli freŝa.
Trafiko redakti
Ngaoundéré havas flughavenon, fervojon al Jaundo kaj almenaŭ 3 pavimitajn landovojojn.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio