Nginx estas TTT-servilo kun forta fokuso al alta konkurenco, rendimento kaj malalta memor-uzado. Ĝi povas ankaŭ agi kiel inversa prokurilo por HTTP, HTTPS, SMTP, POP3 kaj IMAP protokoloj, tiel kiel ŝarĝ-balancado kaj HTTP-kaŝmemoro.

Nginx
Aŭtoro Igor Sysoev
Programisto Nginx, Inc.
Lasta stabila versio 1.18.0
(21-a de aprilo 2020)
Lasta testa versio 1.17.10
(14-a de aprilo 2020)
Operaciumo Linux, BSD variantoj, OS X, Solaris, AIX, HP-UX, aliaj *nix tipoj, Windows
Programlingvo C
Lingvo(j) C
Evoluigstato Aktiva
Programtipo TTT-servilo, inversa prokurilo
Permesilo 2-clause BSD
Retejo nginx.org
vdr

Kreita de Igor Sysoev en 2002, Nginx funkcias per Unikso, Linux, BSD variantoj, Mac OS X, Solaris, AIX, HP-UX, kaj Microsoft Windows. Distribuita laŭ la kondiĉoj de permesiloj de BSD, Nginx estas senpaga kaj libera programaro.

Instalo en Vindoza komputilo (Windows 10) redakti

Postuloj:

  • "Skype" estu forigita el la komputilo.
  • Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80

Versio 1.13.4 redakti

Instalo:

  • Elŝutu nginx/Windows-1.13.4
  • Malpaku ngink-1.13.4.zip en dosieron c:\ngink-1.13.4
  • Redaktu c:\ngink-1.13.4\conf\nginx.conf (root c:/Retejo -ekzemple-)
  • Startigu en c:\ngink-1.13.4 per 'nginx.exe'
  • Zorgu ke "nginx" povu trapasi la fajroŝirmilon

Kontrolo:

  • Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la adreson http://127.0.0.1http://0.0.0.0 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la nomon de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla, kiam la komputilo estas konektita al Interreto

Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS) redakti

Versio 1.18.0 redakti

Instalo:

  • Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
  • Tajpu sudo apt-get update
  • Tajpu sudo apt-get install nginx
  • nginx jam estas preta funkcii
  • Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/nginx/sites-available/default
  • La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html

Kontrolo:

  • Same kiel por Windows
  • Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti