Ngorongoro estas ampleksa protektita areo etendiĝanta inter muroj de grandega kaldero, kiu fakte estas pramalnova estingiĝinta vulkano en la norda Tanzanio. La preciza situo de tiu ĉi "oka mirindaĵo de la mondo" estas 180 km okcidente de urbo Arusha. La fundo de kaldero situas en alteco de 1800 m. En la kaldero kun areo de 260 km² estas la plej granda koncentriĝo de libere vivantaj afrikaj bestoj. Vivas ĉi tie proksimume 30000 unuopuloj. La tuta ŝirmata regiono havas areon de 8288 km²

Monda heredaĵo de UNESKO
Ngorongoro

angle Ngorongoro Conservation Area

Ngorongoro.
Ngorongoro.
protektata areo
La plej alta punkto Mount Loolmalasin (3 648 m)
Supra tutaĵo Vulkanaj montoj
Najbaraj tutaĵoj Kibo
Arusha
Granda Rifto
Kontinento Afriko
Situo  Tanzanio
Geografia situo 3° 11′ S, 35° 34′ O (mapo)-3.183333333333335.566666666667Koordinatoj: 3° 11′ S, 35° 34′ O (mapo) f1
Map
Ngorongoro
Mineraloj erupciaĵoj
Akvejo Lago Natrono
Monda heredaĵo

Bestaro sur savano interne de kratero Ngorongoro
Bestaro sur savano interne de kratero Ngorongoro
Lando  Tanzanio
Tipo miksa
Surfaco 809.440
Kriterioj (iv) (vii) (viii) (ix) (x)
Fonto 39bis
Regiono** Afriko
Registra historio
Registrado 1979  (3-a sesio)
Jaro de etendo 2010
Ruĝa listo 1984–1989

Geografia lokigo sur la mapo : Tanzanio

Ngorongoro (Tanzanio)
Ngorongoro (Tanzanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Topografia mapo de Ngorongoro

Ŝirmo de la naturo redakti

Regiono Ngorongoro estis proklamita kiel protektita areo en la jaro 1959 kaj en la sama jaro apartigita de Nacia Parko Serengeti. La teritorio estis enskribita en la jaro 1979 en Mondan naturheredaĵon de Unesko. Tero en la ŝirma teritorio estas plurcela, kio estas en Tanzanio raraĵo. Estas ĉi tie kombinita severa ŝirmo de sovaĝbestoj kunigita kun ĉi tie vivanta loĝantaro. La eluzo de grundo estas direktata tiel, por ke oni preventu al negativaj efikoj por la bestaro. La kultivado de la grundo estas en Ngorongoro malpermesita.

Faŭno redakti

La faŭno en kratero Ngorongoro estas tre riĉa kaj varia. Raraĵo inter pli grandaj bestoj estas nigra rinocero, kies statoj sinkis el proksimume 108 pecoj en la jaroj 1964 - 1966 al 11 - 14 pecoj en la jaro 1995, kaj hipopotamo, kiu estas en Tanzanio tre nekutima. Vivas ĉi tie ankaŭ multe da hufuloj: blua taŭrino (7000 pecoj en la jaro 1994), zebro (4000) gazelo (3000). En la kratero estas la plej densa populacio de leonoj (62 pecoj en la jaro 2001). Ĉerande de la kratero vivas leopardo, elefanto (42 pecoj en la jaro 1987 kaj 29 pecoj en la jaro 1992), bubaloj (4000 en la jaro 1994). Ni trovos ĉi tie ankaŭ ŝakalojn, gepardojn, hienojn.

 
Orientafrika gepardo

La kratero redakti

La karakteriza estas por Ngorongoro la kratero, kiu estas samtempe la plej granda nerompita vulkana kaldero en la mondo. La kratero kreiĝis, kiam la grandega vulkano eksplodis kaj detruiĝis proksimume antaŭ 2 milionoj da jaroj. La kratero estas 610 m profunda kaj la fundo havas areon 260 km².

Akvaro redakti

Rivero Munge Stream deakvigas la krateron direkte al nordo de la kaldero, kie plu ĝi fluas en lagon Magadi. Tio estas sezona sala lago proksimume meze de la kratero. Rivero Lerai Stream deakvigas humidajn arbarojn direkte suden de la kaldero, ĝi vivtenigas tiel praarbaron Lerai situanta sur la fundo de kratero. Plua pli signifa akva fonto de la kratero estas Ngoitokitok Spring, situanta proksime de la orientaj deklivoj. Ĉi tie estas ankaŭ ekskursa loko malfermita por turistoj. Sur la fundo de kratero troviĝas multe da aliaj malgrandaj rojetoj, kiuj estas gravaj por la bestoj kaj la lokaj loĝantoj - masajoj, ĉefe en periodo de sekeco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti