Niĵni Vorota (ukraine Нижні Ворота, hungare Alsóverecke [alŝOverecke]) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Volovec. Ĝis 1945 ukraine ĝi nomiĝis Нижні Верецки (niĵni verecki), kiu konformis la hungaran nomon. Tio signifas slave kaj hungare pordo, tio estas enirejo de la Karpatoj.

Niĵni Vorota
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 89130
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 46′ N, 23° 6′ O (mapo)48.77138888888923.098333333333Koordinatoj: 48° 46′ N, 23° 6′ O (mapo) [+]
Alto 448 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Niĵni Vorota (Transkarpatio)
Niĵni Vorota (Transkarpatio)
DEC
Niĵni Vorota
Niĵni Vorota
Situo de Niĵni Vorota
Niĵni Vorota (Ukrainio)
Niĵni Vorota (Ukrainio)
DEC
Niĵni Vorota
Niĵni Vorota
Situo de Niĵni Vorota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nyzhni Vorota [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Niĵni Vorota situas inter montoj, laŭ ĉefvojo Mukaĉeve-Lviv, estas ĉefvojo ankaŭ al Volovec, fine finiĝas fervojo el Svaljava.

Historio redakti

En 895 la hungaraj gentoj alvenis tra montopasejo Verecke kaj okupis la basenon de Karpatoj. La unua mencio devenis el 1263 pri la komunumo en formo Werezka. Ĝi ricevis la rangon kampurbo en 1734, krome estis limodefenda loko inter 1715-1848 kaj distriktejo inter 1855-1920. La grek-katolikaj preĝejoj konstruiĝis el ligno en 1784, el ŝtono en 1860. En 1910 loĝis 1935 homoj, el tio 920 rutenoj, 799 germanoj kaj 213 hungaroj. Ĝis 1920 Alsóverecke apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Volóc, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Alsóverecke/Niĵni Verecki. Ekde 1945 Niĵni Vorota apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.