Niĵnij Novgorod

urbo en Rusio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Velikij Novgorod.

Niĵnij NovgorodNiĵnij-Novgorodo (ruse Нижний Новгород), urbo en Rusio ĉe la enfluo de la rivero Okao al Volgo, centra urbo de Niĵnij-Novgoroda provinco, ĉefurbo de Ĉevolga federacia regiono.

Niĵnij Novgorod
(Gorjkij)
ruse: Нижний Новгород
urbo
Kremlo, Katedralo de Aleksandro Nevskij, la ĉefa foiro, Gorkija Aŭtomobila Uzino, la areo de Minin kaj Poĵarskij, Ĉkalov ŝtuparo.
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Нижний Новгород
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Niĵnij-Novgoroda provinco
Konataj lokoj kremlo, foiro
Rivero Okao
Volgo
Situo Niĵnij Novgorod
 - koordinatoj 56° 19′ 37″ N 44° 00′ 27″ O / 56.32694 °N, 44.00750 °O / 56.32694; 44.00750 (mapo)
Areo 466,5 km² (46 650 ha)
Loĝantaro 1 276 560 (2015)
Denseco 2 736,46 loĝ./km²
Estiĝo 1221
Urbestro Vladimir Panov
Horzono MT (UTC+3)
Poŝtkodo 603000-603999
Telefona antaŭkodo +7 831
Aŭtokodoj 52, 152
Vikimedia Komunejo: Niĵnij Novgorod
Retpaĝo: adm.nnov.ru
Map
Kremlo (antikva fortikaĵo) de Niĵnij Novgorod
Ĉi tiu konstruaĵo antaŭe domis la Grandan Rusian Foiron.

La telefona kodo de urbo estas 831.

La urbo estis fondita en 1221 fare de rusoj, de princo Jurij Vsevolodoviĉ, surloke de la setlaĵo de unu el mordovaj[klarigu] triboj. En la jaroj 1932-1991 la urbo havis la nomon Gorjkij (Горький) omaĝe al Maksim Gorkij.

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1862, la unua linio estis al Moskvo), flughaveno kaj metroo (ekde 1985) kun 15 stacioj.

Areo de la urbo estas 410 kvadrataj kilometroj. En Niĵnij-Novgorodo loĝas 1,2 milionoj da homoj. Ĝi estas la kvina urbo en Rusio laŭ la kvanto da loĝantoj post Moskvo, Sankt-Peterburgo, Novosibirsko kaj Jekaterinburgo. Krome, ĝi estas la plej proksima (400 km) al Moskvo “urbo-milionulo”. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la provinco (gubernio), havanta tri milionojn la loĝantoj, kaj ekde 2000 ĝi estas la centro de la Ĉevolga federacia regiono.

La urbo estas granda aŭto- kaj maŝin-konstrua centro (Gorkija Aŭtomobila Uzino).

Teatroj: Opera-Baleta teatro, Pup-teatro, Komedia teatro, Drama teatro, Infana teatro Vera kaj aliaj.

Niĵnij Novgorod estas enigita de UNESKO en liston de 100 urboj de la mondo, kiuj estas ege kultur- kaj histori-valoraj.

Geografio redakti

La urbo situas ĉe la enfluo de la rivero Oka al Volgo.

Parto de la urbo, kiu situas ĉe la dekstra bordo de Oka, nomiĝas Supra parto aŭ Surmonta parto.

Parto de la urbo, kiu situas ĉe la maldekstra bordo de Oka, nomiĝas Suba parto.

Ĉevolga Altaĵo estas parto de Orienteŭropa ebenaĵo, situanta sur la okcidenta bordo de Volgo ekde Niĵnij Novgorod norde ĝis Volgogrado sude.

Supra parto redakti

Supra (aŭ Surmonta) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe dekstra bordo de rivero Oka.

Supra parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe kultura kaj administra parto de la urbo. Ĝi enhavas 3 distriktojn:

  • Niĵegorodskij (Нижегородский)
  • Priokskij (Приокский)
  • Sovetskij (Советский)

Suba parto redakti

La Suba (aŭ Transrivera) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe maldekstra bordo de rivero Oka.

La Suba parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe industria parto de la urbo. Ĝi enhavas 5 distriktojn:

  • Avtozavodskij (Автозаводский)
  • Leninskij (Ленинский)
  • Kanavinskij (Канавинский)
  • Moskovskij (Московский)
  • Sormovskij (Сормовский)

Historio redakti

La urbo estis fondita en 1221 de la granda princo Jurij Vsevolodoviĉ (estis kanonigita de la Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Georgo). Niĵnij-Novgorodo aperis kiel fortreso en la oriento de tiama rusa teritorio. Ĝis konkero de Kazano ĝi estis gardoposteno apud la landlimo.

Antaŭsovetia periodo redakti

La ĉefa vidindaĵo, restinta de frua epoko, estas Niĵni-Novgoroda kremlo. Fondante la urbon, oni konstruis lignan fortreson, poste, en la komenco de 16a jarcento, aperis la brika, havanta 13 turojn. Ĝiaj muroj iras laŭ borda monteto preskaŭ de Volgo ĝis supera ebenaĵo. La tuta longeco de la muroj estas du kilometroj. Kelkfoje la kremlo estis atakita, tamen ini neniam ĝin cedis al malamiko. Post aligo de Kazano la urbo ne plu havis rolon de landlima defendanto.

La kremlo ekzistas ĝis nun. Dum jarcentoj ĝi sufiĉe kadukiĝis, kaj unu el malsupraj apudbordaj turoj estis ruinigita de terdeglito. Sed en la mezo de 20a jarcento oni faris grandan laboron por restaŭri la kremlon. Tiam estis riparita ĝia ekzistanta parto. Dum unua jardeko de nuna jarcento ankaŭ la perdita turo estis rekonstruita laŭ sia historia aspekto.

Dum la Granda Malordo en 17a jarcento unu el Niĵni-Novgorodaj negocistoj, viandisto Kuzma Minin alvokis urbanojn por organizi popolarmeon, kiu iros al Moskvo kaj liberigos la Kremlon. La gvidantoj estis Minin kaj princo Dmitrij Poĵarskij. Vintre de 1612 la milicanoj eliris el Niĵni-Novgorodo supren de Volgo kaj paŝis ĝis la urbo Jaroslavlo, kie la popolarmeo staris dum kelkaj monatoj. En julio komenciĝis militkampanjo de Jaroslavlo al Moskvo. En novembro la ĉefurba kremlo estis liberigita. Nun en Moskvo, sur Ruĝa placo situas la fama monumento “al civitano Minin kaj princo Poĵarskij”. En Niĵni-Novgorodo, apud la loko, kie sonis alvoko, situas kopio de tiu monumento. En 2004 jaro por la tuta Rusio aperis nova festa ferio nomata “Tago de popola unueco”, honore de tiamaj herooj. Oni festas ĝin la 4 an de novembro.

La 19an jarcenton oni povas nomi la "oran epokon" de la urbo. Niĵni-Novgorodo, situanta ĉe du grandaj riveroj, estis oportuna loko por komerci. En la urbo loĝis multe da negocistoj, do ĝi eĉ ekhavis alnomon “Poŝo de Rusio”. En Niĵni-Novgorodo funkciis la plej granda Rusia foiro, kaj en 1896 okazis tutrusia ekspozicio, kie oni demonstris unuan Rusian aŭton, unuan en la mondo hiperboloidan konstruaĵon de Vladimir Ŝuĥov k.t.p. En la sama jaro en la urbo aperis elektra tramo. Tio okazis eĉ pli frue ol en Moskvo kaj Peterburgo. En Rusia Imperio nur Kieva tramo aperis antaŭ la Niĵni-Novgoroda. Krome, ekfunkciis du funikularoj, levigantaj homojn sur altan bordon (ne plu ekzistas). En la centro de urbo kaj apud fervojstacio ĝis nun estas multe da domoj, konstruitaj en tiu epoko: loĝdomoj de negocistoj, instituciaj domoj, donacitaj de negocistoj k.t.p. En 1913 estis konstruita la domo de banko, kiu ĝis nun estas unu de ĉefaj vidindaĵoj por turistoj. Ĝis nun funkcias ankaŭ la ĉefa domo de la fama foiro.

Sovetia periodo redakti

Dum la Sovetia epoko la urbo iĝis granda industria centro. Antaŭ la revolucio apud Niĵnij-Novgorodo jam estis multaj fabrikoj, speciale en la laborurbeto Sormovo. Dum la industriigo la urbo aligis ĝin kaj multajn aliajn apudajn loĝlokojn. En 1932 sur novaj teritorioj estis konstruita la plej granda uzino en la urbo – la aŭtouzino. En la sama jaro Niĵnij-Novgorodo estis alinomita Gorjkij (Горький) omaĝe al la fama verkisto Maksim Gorkij, naskiĝinta en Niĵni-Novgorodo.

Dum la Dua Mondmilito uzinoj en Gorjkij produktis multege da militaj teknikaĵoj. La urbo ne estis okupita, tamen la uzinoj estis bombataj de malamikaj aviadiloj. La plej granda flugatako okazis en novembro 1941. Unu el postmilitaj vidindaĵoj estis konstruita de germanaj militkaptitoj, ĝi estas Ĉkalova ŝtuparo (nomita omaĝe al la fama rusa piloto Valerij Ĉkalov) – grandega ŝtuparo de la rivero Volgo ĝis la alta bordo kun 442 ŝtupoj.

Post la milito Gorjkij iĝis ne nur industria, sed ankaŭ scienca centro: aperis multaj institutoj de fiziko kaj ĥemio. En ĉefa supera lernejo, universitato Lobaĉevskij, aperis la unua en la lando radiofizika fakultato. Pro la abundo de uzinoj kaj institutoj, inter kiuj estis ankaŭ specialiĝintaj pri milittekniko, en 1959 oni fermis la urbon por fremdlandanoj. Pro tio la urbo iĝis ekzilejo por la fama sciencisto kaj sociaganto Andrej Saĥarov. Preskaŭ sep jarojn li pasigis en Gorjkij, en unu el randaj kvartaloj. Nun en la apartamento, kie li loĝis, estas muzeo.

En 1990 la urbo rericevis sian historian nomon: Niĵnij Novgorod. En la sama jaro ĝi malfermiĝis por vizitoj de fremdlandanoj.

Postsovetia periodo redakti

En la 21a jarcento aperis nova rolo de la urbo – ekfunkciis multe da informteknologiaj firmaoj. Ekzistas ankaŭ oficejo de “Intel”. Komputilaj teknologioj iĝis unu el plej gravaj laborsferoj en la urbo. Do en la urbon transloĝiĝas programistoj.

En Niĵnij-Novgorodo nun oni konstruas stadionon, kiu en 2018 akceptos kelkajn futbalajn matĉojn de la mondpokalo.

Tra Niĵni-Novgorodo iras unu el ĉefaj aŭtovojoj kaj grava fervojo, unu el la linioj de Moskvo al Siberio. Do la trajnstacio estas haltejo por trajnoj kun plej longaj itineroj, de Moskvo al Vladivostoko, Pekino kaj Ulan-Batoro. Strigino (flughaveno) estas unu el internaciaj havenoj. Ĝi ankaŭ estas rezerva por Moskvo.

Famuloj redakti

Esperanto en Niĵnij Novgorod redakti

La urbo estas la naskiĝloko de Vladimir Varankin. En 1920 okazintus tie la 3-a Tutruslanda kongreso de esperantistoj, kiu fiaskis pro ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando.

En Niĵnij Novgorod estas gastiganto de Pasporta Servo.

En la urbo loĝis esperantisto-aktivulo Leonid Grigorjeviĉ Kapustin (forpasis en 1992), sovetia oficiro (la kolonelo), multfoje ordenita, partopreninto de la Dua mondmilito (1941–45). Dum la milito li aktive uzis Esperanton, kontaktinte kun loĝantoj de Pollando kaj Germanio, kun germanaj militkaptitoj.

En 1994 en la urbo okazis Rusia Esperantista Kongreso dum kiu Rusia Esperantista Unio restrukturiĝis per unuiĝo kun Ruslanda Esperanto-Asocio. Ekde la 2a de aprilo de 2016 en la urbo funkcias la klubo de esperantistoj "Esperanto en Niĵnij-Novgorodo". En la urbo Bogorodsk (Богородск) de Niĵnij-Novgoroda regiono estas la strateto, havanta la nomon "La Strateto de esperantistoj" (ruse Переулок Эсперантистов).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti