Niŝo
Niŝ (ciril-litere "Ниш", latin-litere "Niš") estas urbo en Serbio. En 2004 ĝi havis 260.237[1] loĝantojn.
Niŝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Serbio urbego administra teritoria unuo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 18000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 183 164 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 307 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 19′ N, 21° 54′ O (mapo)43.31916666666721.896111111111Koordinatoj: 43° 19′ N, 21° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 195 m [+] | ||||
Areo | 597 km² (59 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Niš [+] | |||||
Niŝ estas la plej granda urbo en sudorienta Serbio kaj sidloko de Niŝava administra distrikto. En la Urbo de Niŝ, laŭ la censo de 2011, vivis 260.237 loĝantoj, el kiu en la urbo mem vivis 183.164 loĝantoj, tiel laŭ la nombro de la loĝantoj Niŝ estas tria la plej granda urbo en Serbio (post Beogrado kaj Novi Sad).
Ĝi situas 237 kilometrojn sudoriente de Beogrado sur la rivero Niŝava, proksime de ĝia enfluejo en la Suda Morava Rivero. La Urbo de Niŝ havas areon de 596,73 km², inkluzive Niŝka Banja kaj 68 antaŭurboj.
Niŝ estis la administra, milita kaj komerca centro de diversaj ŝtatoj kaj imperioj al kiuj, en lia longa historio, apartenis. En la areo de hodiaŭa Niŝ, en la antikva urbo Naissus naskiĝis romaj imperiestroj Konstantino la Granda kaj Konstancio III. La geografia pozicio de Niŝ faris ĝin strategie grava kaj tial alloga urbo por multaj konkerantoj. Dum historio, la teritorio kie hodiaŭ troviĝas la urbo pasis Dardanoj, Trakoj, Iliroj, Keltoj, Romanoj, Hunoj, Avaroj, kaj poste Bizancanoj, Serboj, Bulgaroj kaj Turkoj. En pluraj okazoj, la urbo estis okupita de la hungaroj kaj aŭstroj. Estis liberigita de la turkoj en 1878 kaj de tiam estas denove parto de Serbio, kun mallongaj interrompoj dum la Unua kaj Dua Mondmilito, kiam ĝi estis okupita. La influo de la personoj kiuj vivis en la hodiaŭa urbo de Niŝ estas notita en la kultura heredaĵo de la urbo, speciale en lia arkitektura diverseco.
La transporta infrastrukturo de la niŝa teritorio faras ĝin vojkruciĝon de tera kaj aera trafiko de Balkano (ĉefe pro la intensa trafiko al Turkio kaj Grekio), pro tial en Niŝ estas lokita ankaŭ Internacia flughaveno Car Konstantin la Granda.
La urbo estas grava ekonomia, akademia, kultura, religia kaj politika centro de Serbio. Universitato de Niŝ, fondita en 1965, havas 13 fakultatoj kaj proksimume 30.000 studentoj, kaj la urbo estas la sidejo de la Niŝa eparkio de la Serba Ortodoksa Eklezio.
Urbo Niŝ, de 2004 jaro, estas dividita en kvin urbajn komunumojn: Mediana, Palilula, Pantelej, Crveni Krst kaj Niŝka Banja.
Esperantistoj
redakti- La serba esperantisto Agor Agoriĉ estis oficisto de ŝtatkontrolejo en Niŝ.
Famuloj
redakti- György Sina, greka-aŭstra-hungara bankisto
-
Ŝtona maleo trovita en Niŝ
-
La fervoja stacio de Niŝ en aprilo 2005
-
Banovina
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti