Nia Sinjorino de La Slaboj

Nia Sinjorino de La Slaboj (hispane: Nuestra Señora de Las Lajas) estas maria titolo kultata en la samnoma sanktejo en la sudo de Kolombio ekde la 18-a jarcento.

Sankta
Nia Sinjorino de La Slaboj
Persona informo
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nia Sinjorino de La Slaboj.

La bildo troviĝas sur slabo el 3,20 m. alta kaj 2,03 m. larĝa situante en truo el 0,58 m. fone ĉe la muro de la kanjono de la rivero Gvajtaro.

En la ĉefbildo aperas la Virgulino de la Rozario, staranta sur duonluno, portante la infanon Jesuo ĉe la maldekstra brako dum en la dekstra ŝi ofertas la rozarion al unu el la figuroj kiuj akompanas ŝin ambaŭflanke, kiuj estas la preĝantaj sanktaj monaĥoj identigitaj kiel Domingo de Guzmán kaj Francisko el Asizo.

La bildo sekvas la stilon de la kita skolo de la 16-17a jarcentoj kaj kun la tempo la kredantoj ĝin ornamis per juveloj dankeme pro la ricevitaj favoroj, inkluzive de kronoj kaj oraj steloj.

La unua novajo skribita pri la Virgulino de La Slaboj aperis en verko de la monaĥo Juan de Santa Gertrudis en Maravillas de la naturaleza, en 1759. La tradicio rakontas ke la apero de la bildo mem estis la unua miraklo, en la 18a jc. Indiĝenino nomata Maria Mueses de Quiñonez kiu ĉedorse portis sian surdmutan filinon, trairadis inter la urbo Ipiales kaj sia domo en la proksima loĝloko Potosí en teritorio de la Real Audiencia de Quito de la tiama Vicreĝlando de Nova Granado en la sudo de nuna Kolombio kiam la filino, surdmuta, parolis kaj diris al la patrino, "panjo, panjo, la mestizino min vokas" (hispane mamita, mamita, la mestiza me llama), okazante en tiu momento la saniĝo de la infanino, pro kio la indiĝenino rakontas pri la okazaĵo al la pastro de la loĝloko, sed li ne kredis, sed la vizioj de la infanino daŭras kaj montras al ŝi la lokon kie poste, post malfacila serĉado ĉar la loko estis montara, troviĝis la bildo de la virgulino sur slabo.

En 1754, monaĥoJuan de Villafuerte, kaj la kredantaro de Ipiales, celebris en la groto de la rivero Pastarán, la unuan meson, la 16an de septembro tiujara. Kun la konsento de la lokaj ekleziaj aŭtoritatuloj kiuj deklaris la okazaĵon kiel miraklo la 15-an de septembro 1754, la bildo estis tuj ekkultata kun fervoro.

Ĉirkaŭ la bildo, la kredantoj starigis sanktejojn sinsekve ĉiam pli grandaj ĝis la lasta, finkonstruita en 1949. En 1952 la papo Pio la 12-a donis al la bildo la kanonan kronadon kaj al la senktejo la titolon malgranda baziliko en 1954.

Vidu ankaŭ redakti