Nia Ukrainio
partio en Ukrainio
La organizaĵo Nia Ukrainio (ukraine Наша Україна, latinliterigita Naŝa Ukraina) estas politika partio de Ukrainio. Ĝi fondiĝis en marto 2005. La partio subtenis eksprezidenton Viktor Juŝĉenko. Ĝi perdis multon da sia subteno tutlande, tamen ankoraŭ havas iun regionan reprezentantaron en Okcidenta Ukrainio. la organizaĵo ne partoprenis en naciaj elektoj ekde la ukraina parlamenta balotado en 2012.
Nia Ukrainio | |
---|---|
Наша Україна | |
partio | |
Lando | Ukrainio |
Estro | Viktor Juŝĉenko |
Fondiĝo | marto 2005 |
Ĉefa sidejo | Kievo |
Ideologio | konservativismo, civita naciismo, nacia liberalismo, liberala konservativismo, poreŭropismo, nacia demokratio, kristana demokratio, atlantikismo, eŭropismo |