Nia Voĉo inter la jaroj 1954 kaj 1974 estis la oficiala bulteno de Germana Esperanto-Junularo. La informilo ĉiumonate aperis kadre de la Germana Esperanto-Revuo en formato 28,8 x 20,5 centimetroj. Pli-malpli la duono de la enhavo estis en Esperanto kaj la alia duono en la germana lingvo, kaj kutime sur ĉiu paĝo miksiĝis ambaŭ lingvoj. Unua redaktoro estis Richard Reuchlin, kiu ekde 1955 ankaŭ estis la prezidanto de GEJ.

Nia Voĉo N-ro 1 Januaro 1956