Nia Hejmo

(Alidirektita el Nia hejmo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nia Hejmo estas spiritisma libro verkita de la spirito Andreo Ludoviko kaj psikografiita de Chico Xavier. Eldonita unuafoje en 1944 fare de Brazila Spiritisma Federacio, la libro vekas intereson ĉe la popolo de Brazilo, kie ĝi estas unu el plej legataj libroj kaj kie ĝiaj eldonoj atingis jam pli ol milionon da ekzempleroj[1]. Ĝi estas tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive de Esperanto, fare de Porto Carreiro Neto.

Nia Hejmo
Nia Hejmo
Nia Hejmo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1959
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto FEB
Paĝoj 237
vdr

Enhavo redakti

Ĝi rakontas la postvivon de la kuracisto Andreo Ludoviko, kiu trovis en la transtombo, post la morto de sia korpo, la spiritan urbon Nia Hejmo. Laŭ la libro, en tiu urbondo estas belaj pejzaĝoj, florĝardenoj, lagoj, rivero, domoj kaj konstruaĵoj, hospitalo, publikaj servoj por komunikado, transportado k. a. La verko priskribas, kiel Andreo venis al Nia Hejmo, lian surprizon pro la vivstilo de la tiea komunumo, kaj tion, kiel la urbo estas administrata. Pro la verko oni konstatas, kiel laŭ spiritismo statas la vivo de homo post la morto de la korpo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Vidi la retejon de Brazila Spiritisma Federacio

Eksteraj ligiloj redakti