Nia teatro

libra kolekto de diversaj literaturaj tekstoj en Esperanto, eldonita en 1931
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nia teatro estas 62-paĝa libra kolekto de diversaj literaturaj tekstoj en Esperanto, eldonite en 1931 kadre de la "biblioteko de Sennaciulo" fare de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Nia teatro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1931
Eldoninto SAT
Paĝoj 62
vdr
Hans Weinhengst estis gvida kontribuinto al la libro

La libro entenas du teatraĵojn: la komedio La lignovermo estis tradukita el la germana, kaj la dramo Versaja kaptito (pri la Pariza komunumo) de rusa verkinto, pri kiu nur konatas la familia nomo Lalikov (Лаликов), estas tradukita de la juda esperantisto Salomon Goldfeder el Niĵnij-Novgorod, Rusio.

Sekvas du "parolĥoroj", unu de Werner Illing (1895-1979), tradukita el la germana de Norbert Barthelmess, kaj alia originale verkita de Hans Weinhengst.

Kaj en la tria parto publikiĝis diversaj versoj por deklamo, de Martin Drescher (en traduko de Hans Weinhengst), de iu K.H. (en traduko de same anonima K.J.), originaloj de Josef Burger, iu verkinto de pseŭdonimo Stelo, plia rusa verkinto, pri kiu nur konatas la familia nomo Pargaĉevskij (Паргачевский) kaj denove Hans Weinhengst.

Eksteraj ligiloj redakti