Niagara-on-the-Lake

Niagara-on-the-Lake, mallonge NOTL, estas urbeto en suda Ontario (Kanado), en tiu loko kie la Rivero Niagaro enfluas la Ontarian Lagon.

Niagara-on-the-Lake
angle: Niagara-on-the-Lake, esperante: Niagaro sur Lago
urbo
La urbeta centro de Niagara-on-the-Lake
Blazono
Oficiala nomo: Niagara-on-the-Lake
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Ontario
Regiono Regiona Municipo Niagara
Historia regiono Supra Kanado
Rivero Niagaro
Situo Niagara-on-the-Lake
 - alteco 82,3 m s. m.
 - koordinatoj 43° 15′ 19″ N 79° 04′ 18″ U / 43.25528 °N, 79.07167 °U / 43.25528; -79.07167 (mapo)
Areo 132,83 km² (13 283 ha)
Loĝantaro 15 400 (2011)
Denseco 115,94 loĝ./km²
Lago Ontario
Fondita 1781
Urbestro Dave Eke
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo L0S 1J0
Telefona antaŭkodo +1-905, +1-289
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Niagara-on-the-Lake, Ontario
Retpaĝo: www.notl.org

Unue konata kiel Butlersburg, Niagara-on-the-Lake urbiĝis en 1781 sub la nomo Newark kiam Lojalistoj fuĝante Usonon ekloĝis tie dum la Usona Revolucio.

En la jaro 1792 la nove renomita Niagara fariĝis la ĉef-urbo de Supra Kanado, sed ĝi poste perdis tiun privilegion al York (nun Toronto) pro tio ke ĝia proksimeco al Usono estis danĝera. Dum la Milito de 1812 usonaj soldatoj kaptis la urbon kaj detruis ĝin antaŭ ol foriri, sed la britoj rekonstruis la urbon, kaj hodiaŭ ĝi ankoraŭ havas multon de sia historio ĉarmo. Oni adoptis la nunan nomon ĉirkaŭ 1880 por diferencigi ĝin de la urbo Niagara Falls.