Nicephorus Gregoras

Nikeforo Gregoraso (1295-1360) estis bizanca teologo, humanisto, astronomo kaj historiisto, fama pro sia verko pri la Bizanca Historio en 37-volumoj, erudicia verko konstituanta primaran dokumentan fonton por la 14-a jarcento kaj kovras la periodon inter 1204 kaj 1359. Li estis arkivisto kaj konsilisto de la reĝo Androniko la 2-a Paleologo (1259-1332) kaj sugestis kelkajn reformojn en la kalendaro[1], kiujn la imperiestro rifuzis plenumi ilin timante la kreadon de perturboj en sia regado. Tamen, post preskaŭ 200 jaroj, tiaj modifoj estis enkondukitaj de la papo Gregorio la 13-a.

Nicephorus Gregoras
Νικηφόρος Γρηγοράς
"Corpus universae historiae" verko eldonita en 1567
"Corpus universae historiae"
verko eldonita en 1567
Persona informo
Νικηφόρος Γρηγορᾶς
Naskonomo Νικηφόρος Γρηγορᾶς
Naskiĝo 1295
en Ηράκλεια η Ποντική, nune konata kiel Ereğli, Ruma sultanlando
Morto 1360
en Konstantinopolo, Bizanca imperio
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo astronomohistoriisto • astrologo • filozofo vd
Laborkampo historioastronomiofilozofiookultismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kiam la reĝo Androniko la 2-a estis detronigita en 1328 de sia nevo Androniko la 3-a Paleologo, Gregoraso estis preterlasita kaj retiriĝis al privata vivo. Atakita de Barlaamo de Seminara (1290-1348), li kun malfacileco konvinkiĝis por alfronti lin pere de parolmilito en kiu Barlaamo estis pli favorigita kaj Gregoraso venkis lin. Tio multe plibonigis lian reputacion kaj venigis al li grandan nombron da lernantoj.

Gregoraso restis fidela al la antaŭa reĝo por ĉiam, tamen, post la morto de la suvereno, li sukcesis gajni la favorojn de la nevo de la reĝo, kiu komisiis lin pri kondukado de malfavoraj negocadoj inter la grekaj kaj latinaj eklezioj kune kun la ambasadoroj de la papo Johano la 22-a.

Komence de la jaro 1346, Gregoraso plenumis gravan rolon en la hezikasma polemiko apoge al la imperiestrino Anna, per publikigado de traktado en kiu li fronte kontraŭis Gregorio Palamas (1296-1359)[2], la ĉefa apoganto de tiu doktrino. Kvankam li sukcesis konvinki kelkajn elstarajn ekleziulojn, tiaj kiaj Jozefo de Ganos kaj Arsenio de Tiro, lia opinio malbonsonis antaŭ la imperiestro Johano la 6-a Kantakuzeno (1292-1383). Malgraŭ ke li prezentis siajn opiniojn laŭlonge de la sinodo de 1351, li estis deklarita kulpa pro siaj herezaj vidpunktoj rilate al la konsiderataj ortodoksaj doktrinoj de Palamas. Kune kun aliaj disidentoj, li ricevis la ŝancon rekonsideri sian opinion, tamen tion li rifuzis.

Kvankam la doktrino de Gregorio Palamas estis akceptita de la plejmulto de la Ortodoksa Eklezio, Nikeforo Gregoraso persistis en sia kampanjo kontraŭ la hereza doktrino peze atribuita de la eklezio pere de korupta koncilio. Li fariĝis monaĥo kaj plue dediĉis sin al sia kampanjo kontraŭ la sekvantoj de Palamas, kaj tio forskuis lian amikecon kun la imperiestro Johano Kantakuzeno. Mallongtempe li estis arestita kaj pli malfrue enfermigita en la Monaĥejo Kora, en Konstantinopolo. Kiam li liberiĝis el la monaĥejo, en 1354, Gregoraso denove komencis prediki kaj denunci. Laŭ la opinio de la angla bizancisto Donald Nicol (1923-2003) "li bedaŭras ke la filozofo kaj historiisto Nikeforo Gregoraso degeneriĝis kiel fervora polemikisto en siaj lastaj jaroj".

Verkaro redakti

 
Corpus Scriptorum Historiae Byzantinae,
verko eldonita en 1829

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Uliso, mitologia figuro kaj ĉefa rolulo de la eposo Odiseado.
  • Sinesjio el Kirenio (370-413)
  • Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo (758-828), krisitana bizanca verkisto kaj ekumena patriarko de Konstantinopolo inter 806 kaj 815.
  • Georgo Akropolito (1217-1282) bizanca historiisto
  • Johano la 11-a de Konstantinopolo (1225-1297), patriarko de la urbo
  • Georgios Pachymeres (1242-1310) bizanca historiisto
  • Androniko la 2-a Paleologo (1259-1332) bizanca imperiestro
  • Teodoro Metokito (1270-1332) bizanca ŝtatestro kaj filozofo
  • Barlaamo de Seminara (1290-1348)
  • Johano la 6-a Kantakuzeno (1292-1383) greka ŝtatestro
  • Gregorio Palamas (1296-1359)
  • Anna de Sabojo (1306-1365) priedziĝa bizanca imperiestrino
  • Johano la 13-a Glykys, patriarko de Konstantinopolo inter 1315 kaj 1320.
  • Stefano Uroš la 3-a Dečanski, reĝo de Serbio inter 1321 kaj 1331.
  • Arsenio de Tiro (1351-1376) orientortodoksa teologo
  • Laonikos Chalkokondyles (1430-1470)
  • Gregorio la 13-a (1502-1585)
  • Jean Boivin la 2-a (1663-1726)
  • Immanuel Bekker, eldonisto de la verko "Corpus Scriptorum Historiae Byzantinae"
  • Jacques Paul Migne (1800-1875) eldonisto de malmultekostaj enciklopedioj cele al provizo de universala konado por la katolika komunumo.
  • Ferdinand Gregorovius (1821-1891) fakulo pri mezepoka historio de Romo
  • Karl Krumbacher (1856-1909) fakulo pri bizanca kulturo

Referencoj redakti