Nicholas Aylward Vigors

ornitologo (1785–1840)

Nicholas Aylward Vigors (n. 1785 kaj m. la 26an de oktobro 1840) estis irlanda zoologo (ornitologo) kaj politikisto.

Nicholas Aylward Vigors
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1785 (1785-01-01)
en Graflando Carlow
Morto 26-an de oktobro 1840 (1840-10-26) (55-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando IrlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater Kolegio Triunuo
Memorigilo Nicholas Aylward Vigors
Okupo
Okupo ornitologo • politikistozoologo
vdr
Lancoforma garolo, Garrulus lanceolatus, Vigors, 1831.

Biografio redakti

Vigors naskiĝis ĉe Old Leighlin, County Carlow. Li studis en la Trinity College (Oksfordo). Li anis en la armeo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo el 1809 al 1811. Poste li revenis en Oksfordo, kie gradiĝis en 1817.

Vigors estis kunfondinto de la Zoological Society of London en 1826, kaj iĝis ties unua sekretario ĝis 1833. Tiujare li fondis kio estos la Royal Entomological Society of London. Li estis ano de la Linnean Society kaj de la Reĝa Societo de Londono. Li estis aŭtoro de 40 publikaĵoj, ĉefe pri ornitologio. Li havigis la tekston por la verko de John Gould nome A Century of Birds from the Himalaya Mountains (1830-32) (Jarcento de birdoj el Himalajo).

Vigors sukcedis en la regado de la bienoj de sia patro en 1828. Li estis Membro de la Parlamento dum la irlanda borough el 1832 ĝis 1835. Li mallonge reprezentiĝis en la konstitueco en 1835. And sekvis en la parlamenta tasko ĝis sia morto.

Kelkaj birdoj priskribitaj de Vigors redakti

 
Himalaja rokturdo, Monticola cinclorhynchus, Vigors, 1832.

Referencoj redakti

  • Parliamentary Election Results in Ireland, 1801-1922, eldonita de B.M. Walker (Royal Irish Academy 1978)