Nicholas Hilliard

Nicholas HILLIARD (naskiĝis ĉirkaŭ 1547 en Exeter, Britio; mortis la 7-an de januaro 1619 en Londono) estis brita pentristo. Li laboris ankaŭ kiel portretisto. Mendis portretojn de li Elizabeto la 1-a de Anglio kaj poste Jakobo la 1-a.

Nicholas Hilliard
Nicholas Hilliard 021.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1547 (1547-01-01)
en Exeter
Morto 7-an de januaro 1619 (1619-01-07) (72-jara)
en Londono
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro Richard Hilliard
Infano Laurence Hilliard
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Elizabeth I of England
Lady Margaret Douglas, Countess of Lennox
Sir Robert Dudley, Duke of Northumberland
Information icon.svg
vdr

Ekde 1562 Hilliard lernis ankaŭ la metion de juvelisto, en 1569 li iĝis mastro. Hilliard estas la unua angla pentristo kies vivo kaj verko estas iom dokumentitaj. Multaj el liaj pentraĵoj troviĝas en la National Portrait Gallery en Londono.

FotogalerioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti