Nicholas Liverpool
prezidento de Dominiko
Nicholas Joseph Orville LIVERPOOL (naskiĝis en 1934) estas la nuna prezidanto de Dominiko, la 8-a de ties sendependiĝo en 1978. Li enoficiĝis la 2-an de oktobro 2003.
Nicholas Liverpool | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1934 en Berekua | ||||
Morto | 1-an de junio 2015 (80-jara) en Miamo | ||||
Mortis pro | korinfarkto [#] | ||||
Ŝtataneco | Dominiko [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Hull • Universitato de Sheffield [#] | ||||
Partio | sen valoro [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cecilia Koranteng-Addow [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Liverpool with Obama
Lia antaŭulo estis Vernon Shaw.
Liverpool aktive engaĝiĝas en eksterlanda politiko. En 1997 la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) elektis lin juĝisto de sia administra tribunalo, kiu en sia rezolucio 344 dankis pro liaj servoj.
Liverpool, kies ofico estas paralela al tiu de ĉefministro kaj havas reprezentan karakteron, pledas, ke Dominiko enkonduku la oficon de "plenuma prezidanto", laŭ usona modelo, kiu estu ŝtatestro kaj registarestro samtempe. Tion li diris la 2-an de aŭgusto 2005, malfermante parlamentan sesion.
Eksteraj ligilojRedakti
- Artikolo (angla) en The Dominican
- Rezolucio 344 Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine de la administra tribunalo de OAŜ (hispane)